Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj

Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj
emblemo
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo
Komenco 1-a de oktobro 2009 vd
Antaŭe Movado por Eŭropa Reformo vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

konservativismoEŭroposkeptikismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Anna Fotyga vd
Ĉefestro(j) Giorgia Meloni vd
Membro de Registro de Eŭropaj Politikaj Partioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj
france Alliance des conservateurs et réformistes européens
angle Alliance of European Conservatives and Reformists
Eŭropa politika partio • metaorganizaĵo
prezidanto Giorgia Meloni
Ĝenerala sekretario Daniel Hannan
Fondiĝo 2009
Ĉefa sidejo Avenue des Gaulois 18
1040 Bruselo, Belgio
Koloro(j) blua kajblanka
Ideologio Konservativismo, eŭroskeptikismo, ekonomia liberalismo
Eŭropa aliĝo Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj
Retejo ecrparty.eu
vdr

La Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj (franclingve "Alliance des conservateurs et réformistes européens", anglalingve "Alliance of European Conservatives and Reformists" aŭ AEKR) estas dekstre centra kontraŭfederalista eŭropa politika partio. Ĝi estas ligita al la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (EKR) en la Eŭropa Parlamento kaj al la pensfabriko New Direction - Foundation for European Reform.

La partio estis fondita la 1-an de oktobro 2009, post la kreo de EKR sekve de la eŭropaj balotoj de 2009. Ĝi estis oficiala agnoskita de la Eŭropa Parlamento en januaro 2010. Ĝi konsistas el 46 membroj el 54 de EKR, ok elektis ne partopreni.

Okaze de ĝia unua kongreso en Varsovio, la 8-an de junio 2010, la Reformista Partio de Demokratio Alternativo de Luksemburgo aliĝis al ĝi.

Membroj

en la unua parlamenta periodo de ekzisto de la nova alianco, 2009 ĝis 2014

Partio Lando Nombro de Eŭropaj parlamentanoj
Liberecano, Rekta, Demokrata  Belgio 0
Fólkaflokkurin  Ferooj ne en EU
kristane demokratia movado  Kartvelio ne en EU
hungara demokratia forumo  Hungario 0
Sendependeca partio  Islando ne en EU
Movado de konservistoj kaj socialreformistoj  Italio 1
Balota Kampanjo de la Poloj de Litovio  Litovio 1
demokrata alternativa reformisma partio  Luksemburgo 0
Juro kaj Justeco  Pollando 19
Civita Demokrata Partio  Ĉeĥio 2
Nova Respubliko  Rumanio 0
Konservisma  Unuiĝinta Reĝlando 19
Uniisma Partio de Ulster  Unuiĝinta Reĝlando 1 (tiam la Briteliro de 2020 ankoraŭ ne efikis)
Konservativa Civita Partio  Slovakio 1
Partio por Justeco kaj Evoluo  Turkio ne en EU

Plie, la eŭropaj deputitoj Anna Rosbach (Danio), Lajos Bokros (Hungario), Roberts Zīle (Latvio, eksa partio Por Patrio kaj Libereco, jam malfondita partio-membro), Adam Bielan kaj Michał Kamiński (Pollando) en la unua parlamenta periodo de ekzisto de la nova alianco, do de ĝis 2014, estis membroj de tiu partio. La Konservativa Partio de Kanado estas asociita membro ekde novembro 2012.

Vidu ankaŭ