Atenco de la 17-a de aŭgusto 2017 en Barcelono | |
---|---|
Terorisma atako en Barcelono | |
Les Rambles en Barcelono | |
Dato | la 17-a de aŭgusto 2017 17:20 (UTC+2) |
Armiloj | Fiat Talento |
Mortoj | 12 (+1) |
Vunditoj | 80+ |
Atakintoj | 3 |
Je la 17-a de aŭgusto 2017, blanka kamiono trafis piedirantojn ĉe La Rambla, Barcelono, mortigante almenaŭ 13 personojn kaj vundante almenaŭ 80 homojn. La du suspektatoj poste fuĝis piedirante. Vespere en proksima vilaĝo Cambrils la polico mortigis kvin homojn, kiuj volis atenci tie laŭ simila maniero. La atako estis asertita de Islama Ŝtato.
Oni raportis, ke du viroj estis arestitaj rilate la atakon, kaj ke unu estis pafmortigita fare de la polico.
La lasta kvanto de mortigitoj atingis la 16 viktimojn.
La 26an de Aŭgusto okazis amasa manifestacio kondamnanta la atencon en kiu partoprenis aŭtoritatoj kaj miloj da personoj.