Azia konusa ĉapelo

Vjetnama Nón lá
Rizolaboristino en Kamboĝo

Azia konusa ĉapelo estas speco de konusa ĉapelo farita el plektita bambuo aŭ alia materialo.

Ĝi estas tradicia azia kapvesto, kiu speciale en Vjetnamio estas tre populara. La vjetnama Nón lá estas vera varomarko por Vjetnamio. Ĝia nomo estas satkat koree.

La ĉapelo plejofte estas farita el rizopajlo aŭ palmfolioj kaj per el ŝtofo farita mentonzono fiksata al la kapo. Antaŭ ĉio ĝi servas kiel protekto kontraŭ pluvo kaj forta sunradiado.

Fotaro