BTS (muzikgrupo)

BTS

en februaro 2019
en februaro 2019
Fondo 2013
Ĝenro K-pop
Oficiala retejo Oficiala retejo
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

BTS (koree: 방탄소년단), ankaŭ konata kiel Bangtan Boys, estas sep-ana sudkorea knaba muzikgrupo kreiĝinta en Seulo en 2010. Ilia stilo konsideratas esti parto de la ĝenro K-popo, mallonge por «korea popmuziko». La sep anoj kunverkas kaj produktas la plejmulton de sia produktado. Originale hiphopa grupo, ilia muzika stilo evoluiĝis ĝis ampleksi ege diversan muzikan ĝenraron. La tekstoj de iliaj kantoj, ofte pritraktantaj sociajn kaj personajn aferojn, rilatas al temoj kiel mensa bonfarto, problemoj de la mezlernejaĝa junularo, la perdo de proksimuloj, la vojaĝo al memestimo kaj sinamo, kaj individuismo. Iliaj verkoj kelkfoje aludas literaturajn kaj psikologiajn konceptojn kaj inkludas paralelan universon. La grupo starigis plurajn tutmondajn koncertrondojn.

Post la kreiĝo de la 'Love Myself' kampanjo kontraŭ violenteco je kunlaborado kun UNICEF, BTS faris elparoladon ĉe la 73-a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj iĝis la plej junaj ricevintoj de la Ordo de Kultura Merito donita de la Prezidanto de Sudkoreio pro iliaj kontribuaĵoj je la disvastigado de la koreaj kulturo kaj lingvo.

Notoj

  1. Lockett, Dee (18a de oktobro, 2018). "BTS Renews Contract With Management Company, Will Be Here Forever". Vulture. Alirita la 6an de aprilo 2020.

Vidu ankaŭ