Camille Saint-Saëns | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Charles Camille Saint-Saëns | |||||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1835 en 11-a arondismento de Parizo | ||||
Morto | 16-an de decembro 1921 (86-jaraĝa) en Alĝero | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Konservatorio de Parizo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie-Laure Truffot vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto • orgenisto • dirigento • pianisto • muzikkritikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1853–1921 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Piano Concerto No. 1 ❦ Piano Concerto No. 2 ❦ Symphony No. 3 ❦ Danso Makabra ❦ La Bestokarnavalo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charles Camille Saint-Saëns (; esperanta proksimuma prononco: (* 9-an de oktobro 1835 en Parizo; † 16-an de decembro 1921 en Alĝero) estis franca pianisto, orgenisto, muziksciencisto, muzikpedagogo kaj komponisto. Li famiĝis precipe pro sia „granda zoologia fantazio“ Karnavalo de la bestoj kaj la opero Ŝimŝono kaj Dalila.
La muzikan talenton de Saint-Saëns jam frue progresigis liaj patrino kaj praonklino. En la aĝo de ses jaroj li verkis unuajn komponaĵojn, en la aĝo de dek unu jaroj li prezentis sian unuan publikan koncerton en la Salle Pleyel en Parizo. Kelkaj samtempuloj rigardis lin kiel nova Mozart. En la aĝo de 3 jaroj li scipovis legi, 16-jare li jam studis ĉe la universitato en Parizo.
Ĉe la Pariza Konservatorio li studis pianon kun Camille Stamaty, orgenon kun François Benoist kaj kompozicion kun Jacques Fromental Halévy. En 1852 li fariĝis orgenisto en la preĝejo Saint-Séverin en Parizo. Tiujare li konatiĝis kun Franz Liszt, kiu lin ankaŭ muzike grave influis.
Sian muzikan debuton kiel komponisto li havis en 1853, kiam li prezentis sian unuan simfonion kaj en 1857 sian duan, kiujn la kritikistaro pozitive akceptis.
En1854 li alprenis orgenistopostenon ĉe la preĝejo Saint-Merry, en 1858 ĉe la preĝejo Madeleine, rezignis tamen ĉi tiun postenon en 1877, por sin dediĉi al la komponado. Ekde 1861 ĝis 1865 li instruis pianludadon ĉe la muziklernejo Louis Niedermeyer, kie ankaŭ Gabriel Fauré apartenis al siaj lernantoj.
Influite de la teatro en 1865 ekestis la operoj Le Timbre d’Argent kaj en 1868 Samson et Dalila, kiuj same kiel Etienne Marcel estis malmulte sukcesaj. En 1872 li komponis la preskaŭ nekonatan operon La flava princino. Nur en 1877 oni prezentis Samson et Dalila en Vejmaro kaj Lyon.
Multe pli sukceson li havis per siaj simfoniaj poemoj Le Rouet d’Omphale (1872), Phaeton (1873), Danse macabre (1875), La Jeunesse d’Hercule (1877). La Oratorio de Noël op. 12, en 1858 finfarita, ekde kelkaj jaroj pli kaj pli estas ŝatata kaj en la kristnaska eklezia muziko pli kaj pli ofte oni muzikas ĝin alternative al la kristnaska oratorio de Bach.
Post la Francia-Prusia Milito en 1871 li engaĝiĝis por nacia franca muziko kaj kune kun César Franck fondis la Société Nationale de Musique.
Sekvatempe li entreprenis kelkajn turneojn kaj aktivis ne nur kiel komponisto kaj pianisto, sed ankaŭ li verkis eseojn pri muzikaj temoj.
Kvankam li engaĝiĝis por progresema franca simfonia muziko, lia muziko restis pli konservema. Grava escepto estas lia malfrua verko Le Carnaval des Animaux (Karnavalo de la bestoj) el 1886, kiu elstaris pro sia priskriba karaktero el la siatempa muziko.
Al liaj famaj komponaĵoj apartenas ankaŭ la simfonio no 3 en c-minoro, la orgensimfonio, kiu tutmonde renomiĝis. Ankaŭ kelkaj el la pianokonĉertoj (precipe la dua, kvara kaj kvina ) eĉ hodiaŭ apartenas al liaj pli konataj verkoj, lia 1-a violonĉela konĉerto en a-minoro validas kiel devigaĵo de ĉiu soloviolonĉelisto. Lian instrumentadon foje karakterizas kuriozaj, preskaŭ eksperimentemaj sonbildoj. Ekzemple en la t.n. orgensimfonio li postulas pianopartion je kvar manoj en la fina movimento, same kiel li postulas en la fina movimento de sia pianokvinteto la utiligadon de kontrabaso.