Döbrönte

Larĝa panoramo de la apuda iama fortikaĵo

Döbrönte estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Pápa.

Hotelo kaj feriejoj en Döbrönte
Kirko de Döbrönte

Bazaj informoj

Situo

Döbrönte situas en valo apud montaro Bakony, fine de sakovojo. Pápa troviĝas 15, Veszprém (urbo) 50 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1330 en formo Devrente. La apuda fortikaĵo nomata Szarvaskő konstruiĝis en 1374. En la 16-a jarcento la vilaĝo kaj la fortikaĵo forlasiĝis. En la 1760-aj jaroj hungaroj kaj germanoj refondis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio. En 1955 kolĥozo formiĝis.

En Döbrönte migra poŝto servas.

Vidindaĵoj