Eŭropa angilo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa angilo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Angiloformaj Anguilliformes
Familio: Anguillidae
Genro: Angilo Anguilla
Specio: A. anguilla
Anguilla anguilla
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Édouard Manet, 1864

La eŭropa angilo estas speco de besto.

La periplo de la eŭropa angilo estas unu el la plej mirindaj en la besta mondo. En marto kaj aprilo, la seksmaturaj angiloj demetas siajn ovojn en la varmaj kaj profundaj akvoj de la Sargasa Maro. El la ovoj, kiuj eskapas ĉiujn predantojn, eloviĝas travideblaj salikokformaj larvoj 7 milimetrojn longaj nomitaj leptocefaloj.

Dum 3/4 jaroj la larvoj drivas laŭ la fluoj, ĉirkaŭ 5000km por atingi la eŭropajn marbordojn. 90mm longaj ili jam estas bone kreskintaj, sed proksime de la marbordoj ili transformiĝas en travideblajn angilidojn, kiuj iom post iom pigmentiĝas kaj modifas sian konduton enkontakte kun la duonsala akvo de la estuaroj.

Anstataŭ sin lasi drivi, ili amase naĝas al la fontoj de la riveroj, serpentumante inter la rokoj kaj ŝtonoj por rezisti la fluojn, aŭ enprofundiĝas en la sablon por eviti la detruan forton de la forfluo. La angiloj ĉaspelitaj de la fiŝkaptistoj serĉas provizoran loĝejon en la estuaroj aŭ laŭlonge de la marbordo. Kelkaj el ili ekloĝas almonte de la riveroj, aliaj ne timas serpentumi en malsekaj herbejoj por trovi foson, lagetonlagon. Ili aktivas nur nokte kaj fermas siajn brankojn kaj kaptas 60% de oksigeno per la poroj de sia viskoza haŭto.

Somerfine, pro instinkto, ili estas revenintaj al la maro. Kiam ili aĝas sep ĝis dudek jarojn, ili ĉesas sin nutri kaj ilia digesta aparato atrofiiĝas cedante lokon al la seksorganoj, kiuj plene elkreskas. Gvidata de la variado de temperaturo kaj la sal-enteno de la maroj en kiuj ili travojaĝas, la angiloj sin direktas al la Sargasmaro, kie ili pariĝas kaj mortas pro senforteco. Oni neniam vidis adoltan angilon reveni en la eŭropajn riverojn.

Literaturo

  • Kontakto 1997/3