Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates | |||||
---|---|---|---|---|---|
private foundation • esplora institucio • charitable fund | |||||
Komenco | 2000 vd | ||||
Geografia situo | 47° 37′ 25″ N, 122° 20′ 44″ U (mapo)47.623611111111-122.34555555556Koordinatoj: 47° 37′ 25″ N, 122° 20′ 44″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Seatlo | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Melinda Gates • Bill Gates vd | ||||
Ĉefestro(j) | Bill Gates • Melinda Gates • Bill Gates Sr. vd | ||||
Membro de | Koalicio por Novaĵoj de Epidemia Preparado • Malfermita Grupo de Financantoj de Esplorado • Tutmonda Esplorada Kunlaborado por Preparo kontraŭ Infektaj Malsanoj • Association of German Foundations • Atlantik-Brücke • Digital Public Goods Alliance vd | ||||
Filioj | Institute for Disease Modeling vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | ||||
La Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates, en angla Bill & Melinda Gates Foundation (BMGF), kunigaĵo de William H. Gates Foundation kaj Gates Learning Foundation, estas usona privata fondaĵo fondita de Bill kaj Melinda Gates. Kun sidejo en Seatlo, Vaŝintonio, estis lanĉita en 2000 kaj konsiderata en 2020 kiel la dua plej granda bonfara fondaĵo en la mondo, posedanta 49.8 mil milionojn de usonaj dolaroj en havaĵoj. La unuarangaj asertitaj celoj de la fondaĵo estas plibonigi la sanon kaj redukti la ekstreman malriĉecon tra la tuta mondo, kaj etendi edukajn oportunojn kaj alirojn al informoteknologio en Usono. Gravaj individuoj de la fondaĵo estas Bill Gates, Melinda Gates, Warren Buffett, Mark Suzman, kaj Michael Larson.
La BMGF havis financan donacion de 49.8 mil milionoj de usonaj dolaroj en 31a de Decembro 2020. La skalo de la fondaĵo kaj la vojo kiun ĝi sekvas por apliki negocajn teknikojn al donacio faras ĝin unu el la plej gravaj agantoj de riska filantropio, kvankam la fondaĵo mem notas, ke la filantropia rolo havas limigojn. En 2007, ties fondintoj estis rangigitaj en la dua rango de plej malavaraj filantropoj en Usono, malantaŭ Warren Buffett mem. En 2018, Bill kaj Melinda Gates donacis ĉirkaŭ 36 mil millonojn da usonaj dolaroj al la fondaĵo. Ekde ties fondo, la fondaĵo subvenciis kaj subtenis ampleksan gamon de socialaj, sansistemaj, kaj edukaj disvolvigoj, kiel la establado de Stipendioj Gates Cambridge en la Universitato de Kembriĝo.