Formulo 1

Formulo 1
Nick Heidfeld kaj Nico Rosberg dum Grand Prix de Aŭstralio 2008
automobile racing series • monda ĉampionkonkurso
formula aŭtovetkuro
Fakoj
Monda ĉampionumo de pilotoj
Pokoalo de konstruistoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Nomo: Internacia aŭtomobila federacio
Fondita: 1904
TTT: www.formula1.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Formulo Unu
vdr
Formulo 1
emblemo
automobile racing series • monda ĉampionkonkurso
formula aŭtovetkuro
Komenco 1950 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Formulo 1 (F1) estas konkura kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile). Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (nun 19) konkuroj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkurejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.

Historio

En sia historio, la serio evoluis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj jaroj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito, kaj tiam oni formaligis la ĉampionumon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.

La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsoj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.

Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-8, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. Bremsoj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. Ferdinand Porsche diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.

En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionumon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.

Kuradoj

aŭto McLaren de David Coulthard, dum la granda premio de Kanado en Montrealo en 1998

Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.

La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras ne pli ol 2 horojn. Pilotoj haltas por freŝaj pneŭoj (antaŭe ankaŭ por repreni la brulaĵon, sed la reguloj tion malpermesis) minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam fari la revivigan halton (angle pit stop, france arrêt ravitaillement) kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.

Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj ekskluzive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 25 poentojn, duarangulo 18 poentojn, triarangulo 15, kvara 12, kvina 10, sesa 8, sepa 6, oka 4, naŭa 2 kaj deka 1. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampionumo, la teamo) kun plej da poentoj.

Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).

Formulo Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlanda eksterarad-aŭta serio "IndyCar Series" kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.

Ĉampionoj

Kurojn la ŝtatoj verdaj gastigas, la malhelgrizaj gastigis

En 1950, mond-ĉampionuma Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionumon ankaŭ por konstruistoj.

Sezono ĉampiono Teamo de ĉampiono
(aŭto—motoro)
Pokalo de konstruistoj
(aŭto—motoro)
1950 Giuseppe Farina Alfa Romeo ne ekzistis
1951 Juan Manuel Fangio Alfa Romeo ne ekzistis
1952 Alberto Ascari Ferrari ne ekzistis
1953 Alberto Ascari Ferrari ne ekzistis
1954 Juan Manuel Fangio Maserati
Mercedes
ne ekzistis
1955 Juan Manuel Fangio Mercedes ne ekzistis
1956 Juan Manuel Fangio Ferrari ne ekzistis
1957 Juan Manuel Fangio Maserati ne ekzistis
1958 Mike Hawthorn Ferrari Vanwall
1959 Jack Brabham CooperClimax CooperClimax
1960 Jack Brabham CooperClimax CooperClimax
1961 Phil Hill Ferrari Ferrari
1962 Graham Hill BRM BRM
1963 Jim Clark LotusClimax LotusClimax
1964 John Surtees Ferrari Ferrari
1965 Jim Clark LotusClimax LotusClimax
1966 Jack Brabham BrabhamRepco BrabhamRepco
1967 Denny Hulme BrabhamRepco BrabhamRepco
1968 Graham Hill LotusFord LotusFord
1969 Jackie Stewart MatraFord MatraFord
1970 Jochen Rindt LotusFord LotusFord
1971 Jackie Stewart TyrrellFord TyrrellFord
1972 Emerson Fittipaldi LotusFord LotusFord
1973 Jackie Stewart TyrrellFord LotusFord
1974 Emerson Fittipaldi McLarenFord McLarenFord
1975 Niki Lauda Ferrari Ferrari
1976 James Hunt McLarenFord Ferrari
1977 Niki Lauda Ferrari Ferrari
1978 Mario Andretti LotusFord LotusFord
1979 Jody Scheckter Ferrari Ferrari
1980 Alan Jones WilliamsFord WilliamsFord
1981 Nelson Piquet BrabhamFord WilliamsFord
1982 Keke Rosberg WilliamsFord Ferrari
1983 Nelson Piquet BrabhamFord Ferrari
1984 Niki Lauda McLarenTAG-Porsche McLarenTAG-Porsche
1985 Alain Prost McLarenTAG-Porsche McLarenTAG-Porsche
1986 Alain Prost McLarenTAG-Porsche WilliamsHonda
1987 Nelson Piquet WilliamsHonda WilliamsHonda
1988 Ayrton Senna McLarenHonda McLarenHonda
1989 Alain Prost McLarenHonda McLarenHonda
1990 Ayrton Senna McLarenHonda McLarenHonda
1991 Ayrton Senna McLarenHonda McLarenHonda
1992 Nigel Mansell WilliamsRenault WilliamsRenault
1993 Alain Prost WilliamsRenault WilliamsRenault
1994 Michael Schumacher BenettonFord WilliamsRenault
1995 Michael Schumacher BenettonRenault BenettonRenault
1996 Damon Hill WilliamsRenault WilliamsRenault
1997 Jacques Villeneuve WilliamsRenault WilliamsRenault
1998 Mika Häkkinen McLarenMercedes McLarenMercedes
1999 Mika Häkkinen McLarenMercedes Ferrari
2000 Michael Schumacher Ferrari Ferrari
2001 Michael Schumacher Ferrari Ferrari
2002 Michael Schumacher Ferrari Ferrari
2003 Michael Schumacher Ferrari Ferrari
2004 Michael Schumacher Ferrari Ferrari
2005 Fernando Alonso Renault Renault
2006 Fernando Alonso Renault Renault
2007 Kimi Räikkönen Ferrari Ferrari
2008 Lewis Hamilton McLarenMercedes Ferrari
2009 Jenson Button Brawn GPMercedes Brawn GPMercedes
2010 Sebastian Vettel Red BullRenault Red BullRenault
2011 Sebastian Vettel Red BullRenault Red BullRenault
2012 Sebastian Vettel Red BullRenault Red BullRenault
2013 Sebastian Vettel Red BullRenault Red BullRenault
2014 Lewis Hamilton Mercedes Mercedes
2015 Lewis Hamilton Mercedes Mercedes
2016 Nico Rosberg Mercedes Mercedes
2017 Lewis Hamilton Mercedes Mercedes
2018 Lewis Hamilton Mercedes Mercedes
2019 Lewis Hamilton Mercedes Mercedes
2020 Lewis Hamilton Mercedes Mercedes
2021 Max Verstappen Red Bull Mercedes
2022 Max Verstappen Red Bull Red Bull

Kurejoj

Kurejoj de la jaro 2020:

Ĉiuj subaj kurejoj iafoje gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj 2019:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj