General Dynamics F-16 Fighting Falcon

General Dynamics F-16 Fighting Falcon
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: General Dynamics (Nuna Boeing)
Unua flugo: 20-an de januaro 1974
Enkonduko: 17-an de aŭgusto 1978
Produktperiodo: 1973-
Produktkvanto: 4,573
vdr

La General Dynamics F-16 Fighting Falcon (F-16) estas Usona tutvetera multrola ĉasaviadilo.

Ekde unua debuto en 1973, pli ol 4,500 aviadiloj estis fabrikitaj por multaj uzantoj kiel Usona aerarmeo. Ankaŭ F-16 estas unua ĉasaviadilo, kiu uzas Fly-by-wire sistemon kun pneŭmata komputilo por kontroli flugmanovron.

Historio

Post la Korea kaj Vjetnama militoj, Usona aerarmeo sciiĝis pri bezono de aersupereca ĉasaviadilo kaj plibonigita trejnado por pilotoj. Dum la Vjetnama milito, la misiloj de ĉasaviadiloj ne sufiĉe interkaptis malamikajn ĉasaviadilojn, tial pilotoj ofte devis batali kiel klasika aerbatalo, "Hundbatalo".

En 1960-jaroj, Kolonelo John Boyd, la fluginstruisto de Usona aerarmeo, kiu poste iĝos ĉefa partoprenanto de programo F-15, ellaboris la energia-manovreblecan teorion. Laŭ lia teorio, malgranda, malpeza ĉasaviadilo eblas manovri sen peza energia perdo. Tiu teorio rezultis programon "LWF", Malpeza Ĉasaviadilo.

Unue aerarmea ĉefeco kaj subtenantoj de Programo "F-X" negative konsideris pri programo LWF, ĉar ĝi eblis disturbi F-15 programon. Tamen poste aerarmea ĉefeco sciiĝis ke la financa subteno por F-15 estis ne sufiĉa. Por subteni F-15, Usona aerarmeo bezonis "malpezan ĉasaviadilon", kiu eblis subteni F-15.

Danke al reforma Defenda sekretario David Packard, Boyd ebligis komenci programon LWP en 1971. Kvin kompanioj partoprenis en tiu programo, kaj YF-16 kaj YF-17 estis selektita. En 1970-jaroj NATO kaj membro-ŝtatoj planis anstataŭi F-104 Starfighter kaj F-4 Phantom II, tial Usona aerarmeo rapidigis programon. La 13-an de januaro 1975, Sekretario de Aerarmeo anoncis ke YF-16 estis venkanto de konkursprogramo.

Danke al malalta operadkosto, nuntempe F-16 ankoraŭ estas uzataj en Usono kaj aliaj 25 landoj.

Variantoj

  • F-16A/B (1972) : F-16A (Unu-seĝa versio) kaj F-16B (Du-seĝa versio) estas unua versio de F-16 serio.
  • F-16C/D (1984) : Plibonigita versio de F-16A/B. (C: Unu-seĝa, D: Du-seĝa)
  • F-16E/F (1989) : Plibonigita versio de F-16C/D, kiuj estas bazitaj sur F-16C/D Bloko 50 kaj 52.

Specifaĵo (F-16C Bloko 50)" class="mw-editsection-visualeditor">redakti | redakti fonton]

  • Longo: 49 ft 5in (15.06 m)
  • Alto: 16 ft (4.88 m)
  • Enverguro: 32 ft 8in (9.96 m)
  • Maks. rapido :
    • en alteco : Mach 2 (1,320 mph, 2,120 km/h)
    • en marnivelo : Mach 1.2 (915 mph, 1,470 km/h)
  • Povejo : Unu General Electric F110-GE-129 (por F-16C/D bloko 30-50) aŭ Pratt & Whitney F100-PW-220/220E postbrulila turboventumila jetmotoro

Referencoj

  1. Peacock, Lindsay. Pri flugiloj de Falcon: La historio de F-16. RAF Fairford, Unuiĝita Reglando: The Royal Air Force Benevolent Fund Enterprises, 1997. ISBN 1-899808-01-9.
  2. F-16 Fighting Falcon, Usona aerarmeo angle

Vidu ankaŭ