Henriko la 4-a (Francio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 4-a
Henriko la 4-a
Reĝo de Francio kaj Navaro
Henriko la 4-a : porteto de Frans Pourbus la juna
Henriko la 4-a : porteto de Frans Pourbus la juna
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Henri IV
Naskonomo Henri de Bourbon
Naskiĝo 13-an de decembro 1553 (1553-12-13)
en Château de Pau
Morto 14-an de majo 1610 (1610-05-14) (56-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Mortigita de François Ravaillac vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francaokcitana vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Subskribo Henriko la 4-a (Francio)
Familio
Dinastio Burbonoj
Patro Antoine of Navarre vd
Patrino Johana la 3-a de Navaro vd
Gefratoj Catherine de Bourbon vd
Edz(in)o Margareto de ValezioMaria de Mediĉo vd
Amkunulo Gabrielle d'Estrées • Catherine Henriette de Balzac d'Entragues • Charlotte de Sauve • Françoise de Montmorency-Fosseux • Diane d'Andoins • Jacqueline de Bueil • Marie-Charlotte de Balzac d’Entragues • Charlotte des Essarts • Fleurette de Nérac • Jeanne de Tignonville • Esther Imbert • Claude de Beauvilliers • Louise de Budos vd
Infanoj Ludoviko la 13-aIzabela de BurbonoKristino de FrancioGaston de FrancioHenrietta Maria de Francio • Cezaro, Duko de Vendôme • Katerino Henrikino de Bornono • Nikolao Henriko, Duko de Orleano • Alexandre de Vendôme • Henriko de Borbono, Duko de Verneuil • Antoine de Bourbon • Jeanne-Baptiste de Bourbon • Gabriela Angélica de Bourbon • stillborn son d'Estrées • Marie Henriette de Bourbon vd
Profesio
Okupo politikistomonarko • milita komandisto vd
Reĝo de Navaro
Henriko la 3-a
Dum 1572-1610
Antaŭulo Johana de Albret
Sekvanto Ludoviko la 13-a
Reĝo de Francio
Henriko la 4-a
Dum 1589-1610
Antaŭulo Henriko la 3-a
Sekvanto Ludoviko la 13-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko la 4-a, naskita Henri de Bourbon (13-a de decembro 1553 en Pau - 14-a de majo 1610 en Parizo) estis reĝo Henriko la 3-a de Navaro (1572-1610) kaj poste reĝo de Francio (1589-1610), unua reĝo el la burbona branĉo de la kapetida dinastio. Fine de la religiaj militoj, li rifuzis la protestantismon kaj konvertiĝis al la katolika kredo (1593) por gajni Parizon (onidire, li diris "Parizo meritas meson") kaj denove unuigi Francion. Dum lia regado floris Francio, li dungis kapablajn ministrojn kiel princo Sully.

Li edziĝis kun Maria de Mediĉo 1600 en Lyon.

Kunteksto

La reĝado de Henriko la 3-a ne sukcesis regi la regnon, dividita inter la protestantoj de Henriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. En 1585, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de Nemours per kiu nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finis pro morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al katolikismo. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de Nantes, per kiu oni permesis liberon al protestantoj. La administra regado estis fidita al ministro Sully. La reĝo Henriko la 4-a estis edzo de Margareto de Valezio, fratino de Henriko la 3-a kaj reĝino Margot de Navaro, sed ili estis separiĝintaj. Por sekurigi la sukcedon la reĝo nuligis tiun geedzecon kaj edziĝis al Maria de Medicis, kiu naskis heredonton, Ludoviko, kaj aliajn filojn.

La reĝo, ĉirkaŭata de katolikaj potencoj ligataj al la dinastio de Habsburgoj kaj hispana kaj aŭstria, decidis apogi la protestantajn potencojn vekinte malapogon de katolikaj nobeloj. Li prepariĝis por milito kaj nomumis regento sian edzinon, Maria de Medicis. En 1610 la reĝo estis murdita de katoliko. La filo Ludoviko estis tiam nur 9jaraĝa kaj la patrino regentis kun siaj italaj fiduloj nome Leonora Dosi kaj Concino Concini. La politiko ŝanĝis al favoro de alproksimiĝo al la katolikaj potencoj, kun malkontento de protestantoj, nobeloj iame povegaj kaj malaltaj klasoj. Ludoviko la 13-a iĝis reĝo nur 14jaraĝa en Reims en 1614. Post unu jaro li edziĝis en Bordozo al Ana de Aŭstrio, filino de la hispana reĝo Filipo la 3-a. Samepoke franca princino edziniĝis al hispana princo, estonta reĝo Filipo la 4-a, sed sen atingi sukcesan repaciĝon de ambaŭ regnoj.



Fleur de lys Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
Fleur de lys
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte

Bildaro

Referencoj

  1. María de los Ángeles Pérez Samper, Richelieu, la pasión por el poder, Historia y vida, Barcelono, novembro de 2001, paĝo 84-85.

Eksteraj ligiloj