Por samtitola artikolo vidu la paĝon Honoré de Balzac (Tramtransporto en Parizo). |
Honoré de Balzac | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Honoré de Balzac | |||||
Naskiĝo | 20-an de majo 1799 en Tours, Unua Respubliko de Francio | ||||
Morto | 18-an de aŭgusto 1850 (51-jaraĝa) en Parizo, Dua Respubliko de Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | gangreno vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo • Lycée Charlemagne • Pariza Fakultato de Juro vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Bernard-François Balzac vd | ||||
Patrino | Anne-Charlotte-Laure Sallambier vd | ||||
Gefratoj | Laure Surville vd | ||||
Edz(in)o | Ewelina Hańska vd | ||||
Amkunulo | Olympe Pélissier • Maria du Fresnay • Caroline Marbouty • Laure de Berny • Claire de Maillé de La Tour-Landry vd | ||||
Infanoj | Marie-Caroline Du Fresnay vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Horace de Saint-Aubin • Lord R’Hoone • Viellerglé • Saint Aubin vd | ||||
Okupo | romanisto • literaturkritikisto • verkisto • prozisto • ĵurnalisto • artokritikisto • eseisto • dramaturgo • eldonisto vd | ||||
Laborkampo | Franclingva literaturo • ĵurnalismo • literatura kritiko vd | ||||
Aktiva dum | 1829– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Patro Goriot ❦ La Homa Komedio ❦ Iluzioj Perditaj ❦ Eŭgenino Grandet ❦ Splendoj kaj mizeroj de hetajroj ❦ La Ŝagrino de Ĉagreno ❦ La Chouan-oj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Honoré de BALZAC, en esperanto Honoreo Balzako (naskiĝis la 20-an de marto 1799, mortis la 18-an de aŭgusto 1850). Li estis franca verkisto, ofte taksata la plej granda majstro de la franca realisma literaturo.
Balzac naskiĝis en Tours, kiel filo de provinca familio. Li studis unue juron, sed subskribis kontrakton kun sia patro, ke tiu lin vivtenos dum certa tempo, dum kiu Balzac devas gloriĝi kiel verkisto. Komence li verkadis aventurajn romanojn, kiujn li poste forĵetis, sopiri eniri la aristokratan socion (li alproprigis al si la nobelan prepozicion DE), longe li korespondis kun la pola nobelino Evelina Hanska-Rzewuska, al kiu li edziĝis kelkajn monatojn antaŭ la morto. Dum la tuta vivo li estis persekutata de ekzekuciistoj pro multaj ŝuldoj. Por kovri ilin, li tro multe laboris, trinkante kafon kontraŭ dormo, kio verŝajne elĉerpis kaj mortigis lin en Parizo.
Lia verkaro konsistas el grandioza ciklo de romanoj La Homa Komedio, por kiu li planis entute 137 verkojn. En la ciklo li emis studi morojn, provincan vivon, parizan vivon, fari analizajn studojn. Unu el la plej famaj romanoj de la Homa Komedio estas Patro Goriot (Le Père Goriot).
Pri Balzac aperis pluraj romanoj, la plej gravaj estas de Stefan Zweig kaj André Maurois.