Internacia tago de virinoj (aŭ virina tago) estas internacia tago festata la 8-an de marto ĉiujare. Tiu ĉi tago estas grava festotago pri la atingitaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rezultoj de virinoj. Oni ankaŭ rememoras tiun tagon pro la incendio en la Fabriko Triangulo (en Novjorko, Usono, 1911), kie perdis la vivon pli ol 140 virinoj. La ideo pri tiu festotago estiĝis ĉe trapaso de la 20-a jarcento, kiam la rapida monda industriiĝo kaj ekonomia ekspansio kondukis al protestoj por pli bonaj laborejaj kondiĉoj.
En multaj landoj la simbolo de la internacia tago de virinoj estas branĉeto de akacio.
Protestoj okazadis la 8-an de marto dum la sekvantaj jaroj kaj Usono konsideris la 8-an de marto kiel virinan tagon. La 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco en 1910 (en Kopenhago) akceptis la proponon de Clara Zetkin, ke ĉiujare la 8-a de marto estu dediĉita bataltago por la socia, politika, ekonomia kaj familia egalrajteco de virinoj. La unua Internacia tago de Virinoj en la sekvanta jaro estis granda sukceso kun pli ol unu miliono da partoprenantoj. Tiun sukceson ombris tragedio tiumonate, kiam la 25-an de marto 1911 en la incendio en la Fabriko Triangulo mortis pli ol 140 teksaĵlaboristinoj.
La Unuiĝintaj Nacioj oficialigis la tagon en 1977 invitante ĉiun landon en la mondo festi tiun tagon por la rajtoj de virinoj.
Inter 1933 kaj 1945 la tago estis malpermesita en Germanio, pro la partopreno de la socialistoj en la kreado de la tago. Samtempe oni festegis la patrinan tagon, kiu pli bone korespondis al la nazia virina idealo (virino = patrino). Pro sia deveno, la tago estis pli festita post 1945 en Orient-Eŭropo dum en okcidenta Germanio ĝi havis nur malaltan rolon kompare al la patrina tago kaj la tago de Sankta Valentino.
Unuiĝintaj Nacioj aldonis jenajn temojn al la tago:
La internacia tago de virinoj estas feritago en Afganio, Angolo, Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Burkino, Ĉinio (nur por virinoj), Eritreo, Gvineo-Bisaŭo, Kamboĝo, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kolombio, Kubo, Laoso, Madagaskaro (nur por virinoj), Moldavio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Taĝikio, Turkmenio, Ugando, Ukrainio, Uzbekio, Vjetnamio kaj Zambio.
Aktivas grupo de Esperantistoj en Hiroŝimo ĉiujare por kolekti solidarecajn mesaĝojn el la tuta mondo okaze de la virintago. Tiuj mesaĝoj estas tradukitaj al la japana kaj ekspoziciitaj dum diversaj okazaĵoj.
En 2010 alvenis al Hiroŝimo 344 mesaĝoj el 66 landoj.
En 2013 estis farita originala kanto por tiu tago. Woman, la forto de ĉiuj viroj , kantas Lucio Avitabile