Itrio



Y

itrio

Y
39
kemia elemento
transirmetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero itrio (yttrium), Y, 39
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Itrio (principe konata kiel Mosandrum) estas kemia elemento, ĝia atomnumero estas 39. La simbolo estas Y. Simpla substanco estas mola metalo kiu havas arĝent-koloran poluron. Itrio apartenas al la transirmetaloj, tamen ĝi havas similan kemian econ kun lantanojdoj, do ĝi estas klasigata kiel rara tero. Nur 89Y, la sola stabila izotopo ekzistas en rara tera mineralo. La pura elemento ne ekzistas en la naturo. En 1787, la Sveda kemiisto Carl Axel Arrhenius trovis nekonatan mineralon apud Ytterby, Svedio. Kaj li nomis ĝin "iterbito" (angla: ytterbite). Johan Gadolin izolis oksidon de itrio el la mineralo kiun Arrhenius trovis, Anders Ekeberg nomis ĝin "yttria". En 1828, Friedrich Wöhler elprenis simplan substancon de itrio el mineralo. Itrio estas uzata por fluoreskaĵo, kaj ruĝa fluoreskaĵo estas uzata por bildotuba vidigilo kaj Lum-eliganta diodo. Alte, ĝi estas uzata por elektrodo, elektrolito, filtrila cirkvito, lasero, kaj superkonduktivaĵo. Ĝi estas ankaǔ aplikata en medicina teknologio.

Proprecoj

Itrio ne estas bio-aktiva substanco, sed ĝi estas malutila al la homa pulmo.

  • Atompezo : ĉirkaŭ 88.9
  • Denseco 4.472 g·cm−3
  • Degelpunkto:1526 °C (1799 K)
  • Bolpunkto:3336 °C (3609 K)

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ