Jennifer Lopez

Jennifer Lopez
Jennifer Lopez 2019
Jennifer Lopez 2019
Bazaj informoj
Naskonomo Jennifer Lynn Lopez
Kromnomo J-Lo, Jenny
Naskiĝo 24-an de julio 1969 (1969-07-24) (54-jaraĝa)
en Bronkso, Nov-Jorko
Edz(in)o Marc Anthony • Cris Judd • Ojani Noa • Ben Affleck
Deveno Porto-Riko Puerto-Riko
Ĝenroj Popmuziko
Dancmuziko
R&B
Latina popmuziko
Hiphopo
Funkmuziko
Profesio aktorino, kantistino, dancistino, modelo
Aktivaj jaroj 1991
Eldoninto Epic, Work
Parencaj
temoj
Marc Anthony, Fat Joe, Diddy, Ja Rule, Janet Jackson, Big Pun, Nas, Selena
Retejo Jennifer Lopez
Persona informo
Naskonomo Jennifer Lynn Lopez
Aliaj nomoj J.Lo • J.LO • J-Lo • J-LO • J Lo • J LO • J.lo • J-lo • J lo • JLo • JLO • Jlo
Lingvoj anglahispana
Loĝloko Los-AnĝelesoNov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Subskribo Jennifer Lopez
Familio
Patro David Lopez
Patrino Guadalupe Rodriguez
Frat(in)o Lynda Lopez
Edz(in)o Marc Anthony • Cris Judd • Ojani Noa • Ben Affleck
Amkunulo Alex Rodriguez • Sean Combs • DrakeBen Affleck • Marc Anthony • Ojani Noa • Cris Judd
Infanoj Emme Anthony • Maximilian David Anthony
Okupo
Okupo filmaktoro • filmproduktorodancistofilmreĝisoro • koreografo • kantaŭtoromuzikproduktisto • televida aktoro • mododezajnisto • aŭtobiografo • restoraciestro • plenuma produktoro • voĉaktoro • televida produktoro • modelo
TTT
Retejo https://jenniferlopez.com
vdr

Jennifer Lynn LOPEZ (naskiĝis la  24-an de julio 1969(nun 1969-07-24) en Bronkso, Novjorko) estas usona aktorino, kantistino kaj dancistino konata ankaŭ sub kromnomo J-Lo. Krome ŝi estas desegnisto de vestfasono kaj parfumoj kaj entreprenisto. Ŝi atingis la ciferon de 48 milionoj da venditaj albumoj nur per siaj unuaj kvin albumoj.

Jennifer Lopez naskiĝis en la novjorka kvartalo nome Bronkso al puerto-rikaj gepatroj Guadalupe Rodríguez infanvartistino kaj David Lopez informadikisto. Ŝi havas du pli aĝajn fratinojn.

Ŝi komencis sian karieron kiel dancistino kontraŭ la opinio de la patrino. Poste ŝi eklaboris por televidaj produktoroj.

En 1995 komencis labori por kino unue en duarangaj postenoj en la filmo My Family (Mia familio), reĝisorita de Gregory Nava, kaj poste en jam unuarangaj roloj kiel ĉe la filmo Money Train (Ŝtelado al la montrajno) kun Wesley Snipes. La sperto de Money Train havigis al ŝi pli da postenoj kaj oportunaĵoj en 1996 kiam eklaboris kun aktoroj kiel Robin Williams en la filmo Jack kaj kun Jack Nicholson en la filmo Blood & Wine (Sango kaj Vino).

En julio de 1996, dum ĉeesto en Caracas, konis faman inĝenieron Nestor Chacon, fanatikulo de metalmuziko, kiu eĉ dancis freneze kaj nuda dum koncertoj de grupoj kiel Megadeth kaj Iron Maiden. Jennifer Lopez senbride enamiĝis al Chacon, kaj dediĉis al li kantojn kiel "Nestor Papirriqueame Sin Sesar" kaj "Dale Nestor, Dale Dale, por Puerto Rico, Chavez y por mi". Chacon, malespere forfuĝis al sia lando Kebekio, Kanado, time de la tumulteco de ilia rilato kaj eniris en psikiatrejo tie. En 1998 sukcesis atingi la postenon de la ĉefrolulino por la filmo Selena, kie ludis la rolon de la malaperinta kantistino Selena. La filmo premieris la 21-an de marto de 1997. Pro ĝi ŝi enspezis unu milionon da dolaroj, kaj iĝis tiam la plej bone pagita latinamerika aktorino ĝistiame. Krome ŝi estis nomumita por la Golden Globe pro Plej bona aktorino en 1998. Krome ŝi laboris en tre bonkvalita filmo U-Turn (Al la infero), kun la famega aktoro Sean Penn kaj reĝisorita de Oliver Stone, kaj en pli komerca filmo kun George Clooney en Out Of Sight (Tre danĝera amrilato), kiam Jennifer enspezis du milionojn da dolaroj.

Poste ŝi, jam fama, eklaboris kiel kantistino kun la produktoro Cory Rooney kiu jam antaŭe laboris kun Mariah Carey, Celine Dion kaj Destiny's Child. Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.

Diskografio

Albumoj

  • 1999: On the 6
  • 2001: J. Lo
  • 2002: J to tha L-O!: The Remixes
  • 2002: This Is Me... Then
  • 2005: Rebirth
  • 2007: Como Ama una Mujer
  • 2007: Brave

DVD

  • 2000: Feelin' So Good
  • 2003: Let's Get Loud
  • 2003: The Reel Me
  • 2007: Como Ama Una Mujer

Unuopaĵoj

  • 1999: "If You Had My Love"
  • 1999: "Waiting for Tonight"
  • 2001: "Love Don't Cost a Thing"
  • 2001: "Ain't It Funny"
  • 2001: "I'm Real"
  • 2001: "I'm Real (Murder Remix)"
  • 2002: "Ain't It Funny (Murder Remix)"
  • 2002: "Jenny from the Block"
  • 2003: "All I Have"
  • 2005: "Get Right"

Filmografio

Filmoj

Jaro Titolo Rolo
1987 My Little Girl Myra
1993 Nurses on the Line: The Crash of Flight 7 Rosie Romero
1995 My Family/Mi Familia María Sánchez, en la 30-aj
Money Train Grace Santiago
1996 Jack Miss Márquez
1997 Blood and Wine Gabriela "Gabby"
Selena Selena Quintanilla-Pérez
Anaconda Terri Flores
U Turn Grace McKenna
1998 Out of Sight Karen Sisco
Antz Azteca
2000 The Cell Catherine Deane
2001 The Wedding Planner Mary Fiore
Angel Eyes Sharon Pogue
2002 Enough Slim Hiller
Maid in Manhattan Marisa Ventura
2003 Gigli Ricki
2004 Jersey Girl Gertrude Steiney
Shall We Dance? Paulina
2005 Monster-in-Law Charlotte "Charlie" Cantilini
An Unfinished Life Jean Gilkyson
2007 El Cantante Puchi
Feel the Noise Ŝi mem (Cameo)
2008 Bordertown Lauren Adrian
The Governess
Austin Powers 4 -Rumoro-
2009 Love and Other Impossible Pursuits Olivia Greenleaf

Televido

Jaro Titolo Rolo Epizodo
1993 In Living Color "Fly Girl"
  • Sezono 4, epizodo 15
  • Sezono 5, epizodo 3
Second Chances Melinda Lopez Episodes "Pilot", "Save the Last Dance for Me",
"Coincidence or Conspiracy", kaj "I Can't Get
No Satisfaxion"
1994 Epizodoj "Swimming Through Mud"
kaj "Living in Between"
South Central Lucille "Co-op" (epizodo 4)
Hotel Malibu Melinda Lopez "The Bed, the Bribe and the Body" (epizodo 1)
2004 Will & Grace Ŝi mem
  • "I Do" (sezono 6, epizodo 23)
  • "Oh, No, You Di-in't" (sezono 6, epizodo 24)
  • "FYI: I Hurt, Too" (sezono 7, epizodo 1)
2007 American Idol Ŝi mem
  • "Top 8 Perform" (sezono 6, epizodo 28)
  • "Top 8 Results" (sezono 6, epizodo 29)
2007 Como Ama Una Mujer produktoro
2007 Dancing with the Stars Ŝi mem

Eksteraj ligiloj