Johann Friedrich Struensee

Johann Friedrich Struensee
Persona informo
Johann Friis Struensee
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1737 (1737-08-05)
en Halle (Saale)
Morto 28-an de aprilo 1772 (1772-04-28) (34-jaraĝa)
en Kopenhago
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Halle (Saale) vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioDanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Latina August Hermann Francke vd
Subskribo Johann Friedrich Struensee
Memorigilo Johann Friedrich Struensee
Familio
Patro Adam Struensee vd
Patrino Maria Dorothea Carl vd
Amkunulo Caroline Matilda de Granda Britio vd
Infanoj Louise Auguste de Danio vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Friedrich von STRUENSEE (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1737 en Halle, mortinta la 28-an de aprilo 1772 en Kopenhago) estis germana medicinisto kaj reformpolitikisto aktiva en Danujo. Lia frato Gustav von Struensee estis prusa ministro.

Vivo

Struensee iĝis municipa ĉefkuracisto en Altona kaj akompanis la junan reĝon Kristiano la 7-a dumvojaĝe. Tiel li gajnis la konfidon de li kaj poste ankaŭ de ties neglektita edzino Karoline Mathilde. Ŝi iĝis komence de 1770 lia amatino. Havante influegon sur la reĝan paron Struensee, kiu nomumitis en majo konferenca konsilisto kaj voĉleganto de la reĝo kaj kabinetsekretario de la reĝino, forsendis la ĝistiamajn favoritulojn de la reĝo, ĉefe la grafon Conrad Holck. Lin anstataŭis Enevold Brandt. Devis foriri ankaŭ ĉefministro Johann Hartwig Ernst von Bernstorff kaj je la fino de 1770 abdikis ĉiuj ŝtataj konsilianoj. Krome la politike neinteresiĝanta kaj mense handikapita reĝo donis al Struensee la plenpovon fari kabinetordonojn sen reĝa subsigno. En julio 1771 li nomumitis sekreta kabinetministro kaj grafiĝis.

Koncerne la eksteran politikon li klopodis malpligrandigi la influon de Rusio kaj teni striktan neŭtralecon kontraŭ Svedujo. Koncerne la internan politikon li orientiĝis pri la klerisma despotismo de la prusa reĝo Frederiko la Granda. Ekfloris metiadoj kaj edukado kaj bonstato nova senteblas. Ordigitis la financoj, reduktitis la impostoj, liberigitis komercado kaj industrio, gajnis novajn rajtojn la etkamparanoj malliberaj, mildigitis cenzuro kaj punleĝoj, malpermesitis torturo kaj reorganizitis ĉiuj branĉoj administraj. Sed impulsiĝema Struensee en ĉio tia li agis tro rigore senrespekte kaj rapide. Li malamikiĝis kun kvazaŭ ĉiuj lokaj elstaruloj kaj provokis la popolon per repuŝo de la dana lingvo. Ankaŭ la ortodoksa kaj naciema klerikaro tre malŝatis tion. Krome la adulta rilato kun la reĝino, kiu naskis en la 7.7.1771 filinon Luise Augusta (praavino de la lasta germana imperiestrino Auguste Viktoria) skandalegis.

Komploto

Sub la gvidado de la antaŭa favoranto, grafo Schack Carl von Rantzau, la duonpatrino de Kristiano, Juliane von Braunschweig-Wolfenbüttel, la tronheredanto Frederiko kaj la kabineta sekretario Ove Høegh-Guldberg iĝis komploto kontraŭ Struensee. En la nokto al la 17.1.1772 ili perforte eniris la dormĉambron de la reĝo kaj igis lin subsigni la arestordonon de Struensee, de la reĝino kaj de Brandt. Poste Struensee akuzitis pri intenco abdikigi la reĝon, misuzo de plej supra politikpotenco kaj pri malmorala rilato kun la reĝino. Post kiam publike konfirmitis la amrilato Struensee estis kondamnita en la 6.4. kaj kruele ekzekutita en la 28.4. Pri lia sorto verkis dramojn Michael Beer kaj Heinrich Laube.

Fonto

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Lipsiae 1909, p. 132-133, (tie ĉi interrete)