João Rodrigues Cabrilho | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Juan Rodríguez Cabrillo |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1496 |
Morto | 3-an de januaro 1543 (46-jaraĝa) en San Miguel Island |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio • Reĝlando Portugalio |
Okupo | |
Okupo | esploristo • navigisto • malkovrinto • konkistadoro |
João Rodrigues Cabrilho, konata ankaŭ kiel Juan Rodríguez Cabrillo (ĉ. 13-a de marto de 1499 — 3-a de januaro de 1543), estis portugala navigisto kaj esploristo de la 16a jarcento. Li estas konata ĉefe ĉar realigis unu el la unuaj eŭropaj ekspedicioj ĉe la okcidenta marbordo de Nordameriko (Pacifika Oceano) dum li navigadis je la servo de la Hispana monarkio, nome ĉe la marbordo kie nun estas la aktuala ŝtato de Kalifornio (kie li estis la unua konata eŭropano kiu tie surteriĝis), kaj ĉar li partoprenis en la fondo de la urbo Oaxaca, en Meksiko. Li ankaŭ partoprenis en la konkero de la ĉefurbo de la Azteka Imperio nome Tenoĉtitlano, kun la konkistadoro Hernán Cortés em 1521, kaj kun Pedro de Alvarado plus aliaj 300 eŭropanoj, en la konkero de la teritorioj kiuj enhavas la nunajn de Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro, el 1523 al 1535.