Jupitero (planedo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por informoj pri la samnoma romia dio, vidu la artikolon Jupitero (dio).
Jupitero ♃
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
ekstera planedo • gasgiganto • Ter-ekstera planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Jupitero vd
Malkovro
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Sondilo Pioneer 10
(3-an de decembro 1973)
Unua enorbitiĝo Sondilo Galileo
(8-an de decembro 1995)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
778 547 200 km (5,20 AU)
740 573 600 km (4,95 AU)
816 520 800 km (5,46 AU)
Discentreco 0,048775
Meza anomaliangulo 20,02°
Klinangulo 1,305° (rilate al la ekliptiko); 6,09° (rilate al la suna ekvatoro); 0,32° (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 4 331,572 tagoj
Meza cirkulrapido 13,07 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
100,492°
Argum. de periapsido 275,066°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Jes, 79
Jes
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
142 984 km vd
(142 984 ± 8) km
(133 708 ± 20) km
0,06487 ± 0,00015
6,21796 × 1010 km2
1,43128 × 1015 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,8986 × 1027 kg
1,326 × 103 kg/m3
24,79 m/s2
59,5 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

9,925 horoj
Aksa kliniteco 3,13°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 165 K (je 1 baro)
112 K (je 0,1 baroj)
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,52
0,343
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo -9,4 vd
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
-1,6 vd
-1,6
-2,94
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

29,8"
50,1"
vdr
♃
Planeda simbolo de Jupitero

Jupitero estas la kvina planedo de la Sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno, kaj la plej granda. Ĝi havas la nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.

Ĝia astronomia simbolo estas ♃.

Jupitero estas unu de la gasgigantoj, kiuj laŭ ĝi ankaŭ nomiĝas jupitersimilaj planedoj.

Videbla per nuda okulo en la nokta ĉielo, Jupitero estas la kvara plej brilanta objekto post Suno, Luno kaj Venuso (kvankam de tempo al tempo Jupitero aperas malpli brila ol Marso).

En la jupiteraj superaj tavoloj blovas fortegaj ventoj (samkiel sur la aliaj gasgigantoj), en iuj lokoj rapidaj je ĉirkaŭ 360 km/h, de tempo al tempo eĉ 600 km/h. La konata Granda Ruĝa Makulo estas regiono de alta premo, kiu ekzistas de almenaŭ 300 jaroj.

Fizikaj ecoj

Komponiĝo

La alta atmosfero de Jupitero komponiĝas, en nombro da atomoj, el 93 % da hidrogeno kaj 7 % da heliumo. En maso, estas 75 % da hidrogeno por 24 % da heliumo. La restanta 1 % venas de spuro de aliaj elementoj en kemiaj kombinaĵoj: metano, etano, vaporo de akvo, amoniako, oksigeno, hidrogena sulfido, fosfino kaj neono.

Iasence, Jupitero estas malluma, malsukcesa steleto, ne havanta la krizan mason por bruliĝi (Jupitero havas nur unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero produkas pli da varmo ol ĝi ricevas de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la varmo devenas de gravita premo, ne de nuklea fuzio, kiel en la Suno.

De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la firman malsupraĵon.

Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ tio, kiam oni subiras al la centro de la planedo, la nubaro fariĝas densa nebulo, maro (de metala hidrogeno), koto, kaj poste roko. La diametro de la roka parto de Jupitero estas 3-6-oble pli granda ol la diametro de la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.

Zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj de ventoj. Klaraj nuboj estas pli altaj, malklaraj nuboj estas pli malaltaj (de la nuboj videblaj).

La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini en la 17-a jarcento. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.

Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.

Lunoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naturaj satelitoj de Jupitero.

Jupitero havas 79 lunojn oficiale agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio, plejparte nomitaj kiel favoratoj kaj amatinoj de dio Jupitero (aŭ Zeŭso) kaj kiel iliaj idoj. La kvar plej grandaj lunoj – la galilejaj satelitoj Iono, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto – estis malkovritaj de Galilejo, kiam li celis sian teleskopon al nokta ĉielo. La malkovro ekruinigis la kosmomodelon de Ptolemeo.

Observado

Fotografio farita de amatoro.

Jupitero videblas nokte de la Tero per nura okulo. Pro sia maksimuma heleco de -2,94 Jupitero estas la kvara plej hela objekto de la ĉielo (post la Suno, la Luno kaj Venuso). Tial ĝi jam estis konata en la antikvo.

Jupitero kaj ĝiaj satelitoj.

Unu el la unuaj homoj, kiuj observis Jupiteron per lorno estis Galileo Galilei en 1610. Tiam li malkovris la kvar plej grandajn jupiterajn lunojn Ganimedo, Kalisto, Iono kaj Eŭropo. Tial tiuj kvar lunoj estas nomataj ankaŭ la galileaj lunoj. La satelitoj videblas kiel kvar blankaj punktoj apud Jupitero; ili ĉirkaŭiras la planedon sufiĉe rapide. De unu nokto al alia, Io preskaŭ komplete ĉirkaŭiras Jupiteron. Eblas observi ilin malaperi en la ombro de la planedo kaj reaperi denove.

Ŝajna retroira moviĝo de la planedo pro ties pozicio rilate al la Tero.

Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, fragmentoj de la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis al Jupitero. La efikaĵoj de la kolizio estis videblaj ankoraŭ du jarojn poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la surfacoj de Ganimedo kaj Kalistoo.

Funkcio

Jupitero ludas esencan funkcion en la Sunsistemo. Ĉar ĝi estas pli masa ol ĉiuj aliaj planedoj kune, ĝi estas esenca parto de ekvilibro de masoj de la Sunsistemo. Per sia maso, Jupitero stabiligas la asteroidan zonon. Sen Jupitero, laŭstatistike Teron kolizius ĉefzonaj asteroidoj post ĉiuj 100 000 jaroj kaj Tero estus malloĝebla. Pro tio la ĉeesto en planedsistemo de planedo simila al Jupitero supozeble estas kondiĉo por vivo sur planedoj pli proksimaj al stelo. Sed iuj sciencistoj opinias, ke ĉi tiu hipotezo estas malvera.

Kulturhistorio

♃
Alegoria bildigo de Jupitero kiel reganto de la zodiakaj signoj de la fiŝoj kaj de la sagitario; de Sebald Beham, 16-a jarcento.

Pro sia heleco la planedo Jupitero estis konata jam en antikvo. La nomo Jupitero devenas de la praa hindeŭropa *dyeu peter, kio signifas dio-patro.

Bibliografio

  • Guillaume Cannat, Didier Jamet. Jupiter und Saturn - die schönsten Bilder der Raumsonden Galileo und Cassini (Jupitero kaj Saturno - la plej belaj bildoj de la kosmosondiloj Galileo kaj Cassini), Delius Klasing, Bielefeld 2007. ISBN 3-7688-1877-2.
  • John W. McAnally. Jupiter and how to observe it (Jupitero kaj kiel observi ĝin), Springer, London 2008. ISBN 1-85233-750-8.
  • Alexander J. Dessler. Physics of the Jovian magnetosphere (Fiziko de la jovia magnetosfero), Cambridge University Press, Cambridge 1983. ISBN 0-521-24558-3.
  • Bagenal, F.; Dowling, T. E.; McKinnon, W. B., eld. (2004). Jupiter: The planet, satellites, and magnetosphere (Jupitero: la planedo, satelitoj kaj magnetosfero), Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-81808-7.
  • Beebe, Reta (1997). Jupiter: The Giant Planet (Jupitero: la giganta planedo), dua eld., Washington, D.C.: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-731-6.
  • Galadí-Enríquez, David., Wandel, Amri. La kosmo kaj ni: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo: elementa kurso pri astronomio. Países Baixos: Flandra Esperanto-Ligo, 2005.

Referencoj

  1. Sheppard, Scott S. The Giant Planet Satellite and Moon Page. Departament of Terrestrial Magnetism at Carniege Institution for science. Alirita December 19, 2014.
  2. Jupiter Fact Sheet, David R. Williams, eld. NASA, vidita la 21-an de februaro 2007.
  3. Observer les planètes : Système solaire : Jupiter.
  4. Horner, J.; Jones, B.W. Jupiter – friend or foe? I: the asteroids. „International Journal of Astrobiology”. 7 (3–4), s. 251–261, 2008. https://www.cambridge.org/core/journals/international-journal-of-astrobiology/article/abs/jupiter-friend-or-foe-i-the-asteroids/239A8776866B612FD2BF39596F1A321B https://arxiv.org/abs/0806.2795
  5. Douglas Harper, Jupiter, novembre 2001, Online Etymology Dictionary, vidita la 23-an de februaro 2007

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Arkivigite je 2007-07-13 per la retarkivo Wayback Machine