János Hunyadi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hunyadi János | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1405 en Hunedoara, Hungara reĝlando | ||||
Morto | 11-an de aŭgusto 1456 en Zemun, Hungara reĝlando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pesto vd | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Mikaelo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Hunyadi vd | ||||
Patro | knight Voicu ('Vajk', László) Huniadi, lord of Hunedoara (Huniada) • Sigismondo de Luksemburgo vd | ||||
Patrino | Elizabeth Morzsinay de Marsina vd | ||||
Gefratoj | N. Hunyadi vd | ||||
Edz(in)o | Erzsébet Szilágyi vd | ||||
Infanoj | Matiaso la 1-a • Ladislao Hunyadi • NN vd | ||||
Parencoj | Michael Szilágyi • Ladislaus Szilágyi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kondotiero • politikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1428–1456 vd | ||||
| |||||
Banuso de Severin | |||||
Dum | 1439–1446 | ||||
Vojvodo de Transilvanio | |||||
Dum | 1441–1446, kune kun Nikolao Újlaki | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano HUNYADI, hungare Hunyadi János , rumane Ioan de Hunedoara (naskiĝinta ĉirkaŭ en 1405 kaj mortinta la 11-an de aŭgusto 1456, Zemun) estis rumandevena hungara magnato, militestro, gubernatoro de Hungario inter 1446 kaj 1456.
Johano Hunyadi estis filo de Vajko (Voicu) kaj patro de Matiaso la 1-a, reĝo de Hungario. Sigismondo la 1-a donacis al li kaj al liaj fratoj la urbon Hunedoara (hungare Hunyad, de tie lia familia nomo). Johano Hunyadi komence estis soldato, kie li studis taktikon de la turkoj. Ĉirkaŭ en 1430 li edziĝis. Baldaŭe li vivis en Italio, kie li studis la italan armeon. En 1434 li bataladis kontraŭ husanoj en Bohemio. En 1439 li ricevis la rangon banuso, poste li defendis la hungaran limon kontraŭ la turkoj. La tagmeza sonorigado en kristanaj landoj laŭ la ordono de papo Kaliksto la 3-a estas de tiam honore al la venko de Hunyadi super la turkoj la 22-an de julio 1456 ĉe Belgrado.