Kluĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego • urbo • universitata urbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Cluj | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 400001–400930 | ||||
En TTT | Oficiala retejo | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 286 598 (2021) | ||||
Loĝdenso | 1 597 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo)46.7823.559444444444Koordinatoj: 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo) | ||||
Alto | 410 m | ||||
Areo | 179,5 km² (17 950 ha) | ||||
Horzono | UTC+02:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cluj-Napoca | |||||
Kluĵo (rumane Cluj-Napoca , hungare Kolozsvár , germane Klausenburg ) estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (județ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someșul Mic, 440 km nord-okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 286 598 loĝantoj sur areo de 179,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 597 loĝantoj/km². Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitatea Babeș-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio).
En la centra placo de la urbo, ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo, staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 1894 estas aligita al Kluĵo Cartierul Mănăștur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăștur kaj Someşeni en 1950.
En la tempo de la romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (colonia) nomita Napoca, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la migrado de la popoloj. Germanaj koloniistoj fondis la urbon en la 13-a jarcento ĉe la bordo de la rivero "Someșul Mic". Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario je la nomo reĝa departemento Kolozs. Ekde 1790 ĝis 1867 Cluj estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ Cluj-Napoca estas kultura centro de la hungara minoritato en Rumanio. Ĝis 1974 la urbo nomiĝis Cluj. La iaman dakan/romian nomon oni aldonis al Cluj en 1974, por festi 1850 jarojn de urbeco.
En 1910 la urbo havis 60 808 loĝantojn (83% hungaroj, 14% rumanoj, 3% germanoj); en 1992 estis 328 602 (76 % rumanoj, 23% hungaroj, 1% ciganoj).