Kontraŭ-Misfama Ligo

Kontraŭ-Misfama Ligo
emblemo
ne-registara organizaĵo
Komenco septembro 1913 vd
Geografia situo 38° 54′ 14″ N, 77° 2′ 26″ U (mapo)38.904011-77.040586Koordinatoj: 38° 54′ 14″ N, 77° 2′ 26″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Kontraŭ-Misfama Ligo (Vaŝingtono)
Kontraŭ-Misfama Ligo (Vaŝingtono)
DEC
Kontraŭ-Misfama Ligo
Kontraŭ-Misfama Ligo
Map
Kontraŭ-Misfama Ligo
Moto Fighting Hate for Good
Fondinto(j) Sigmund Livingston vd
Ĉefestro(j) Jonathan Greenblatt • Abraham Foxman • Nathan Perlmutter • Benjamin Epstein vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Kontraŭ-Misfama Ligo (angle Anti-Defamation League, akronime ADL) estas usona, sed internacie orientita neprofitcela organizaĵo . En 2015, Jonathan Greenblatt iĝis la supera gvidanto de la ADL. Li tiam sukcedis Abraham Foxman, kiu servis en la posteno ekde 1987.

La organizaĵo priskribas sin kiel la "superan civitanrajtojn/homresursan organizaĵon de Usono" kaj ke ĝi "batalos antisemitismon kaj ĉiajn formojn de bigoteco, defendos demokratajn idealojn kaj protektos civitanrajtojn por ĉiuj" defendante "Israelon al la aŭtoritatoj, la amaskomunikilaro kaj publiko" kaj "defendante la sekurecon de Israelo kaj judoj tutmonde".

Ĝia deklarita celo estas "ĉesigi, apelaciante al racio kaj konscienco, kaj se necese, per laŭleĝaj procesoj, la kalumnion kontraŭ la juda popolo kaj judoj. Ĝia baza celo estas garantii justecon kaj justan traktadon al ĉiuj civitanoj egale kaj ĉesigi mokadon kaj maljustan traktadon kaj diskriminacion kontraŭ iu ajn etno aŭ grupo de civitanoj. La oficejo de la Ligo disponigas situaciotaksojn, raportojn kaj eldonaĵojn celantajn havigi gvidado kaj informoj koncerne temojn influantajn Israel-usonajn ŝtatajn rilatojn kaj la rilatoj de Israelo kun diaspora judismo" .

La Kontraŭ-Misfama-Ligo estas precipe aktiva en la milito kontraŭ antisemitismo, kontraŭ rasismo kaj kontraŭ kontraŭcionismo . Ili ankaŭ luktas kun tio, kion ili difinas kiel "minacojn al demokratio, inkluzive de kalumnio kaj ĉikanado, antaŭjuĝoj en lernejoj kaj la krimjursistemo, terorismo, malamaj krimoj ".

Kun jara buĝeto de pli ol 40 milionoj da dolaroj, la Kontraŭ-Misfama-Ligo havas 30 oficejojn ĉie en Usono kaj tri pliajn oficejojn ekster Usono (en Israelo, Rusio kaj Italio). La ĉefsidejo de la organizaĵo situas en Novjorko. Ekde 2015, Jonathan Greenblatt funkciis kiel la estro de la organizaĵo.

La organizaĵo estis fondita en 1913 fare de Sigmund Livingston. En respondo al partia proceso kontraŭ Leo Frank - judo de Atlanta kiu estis juĝita pro la murdo de Mary Fagan, dungito de krajonfabriko sub lia administrado . Frank mem, kiu estis mortkondamnita, sed estis juĝita al ĝismorta puno, estis kidnapita du jarojn poste el malliberejo kaj linĉita fare de homamaso kaj de KKK-anoj . La Kontraŭ-Misfama-Ligo ankaŭ estis pioniro en la batalo por egalrajtigoj por nigruloj, kaj judaj kaj nigraj-rajtoj-organizaĵoj kiuj kunlaboris kun unu la alian. Post la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, la rilatoj inter ili malvarmiĝis pro la plifortigo de islamo kaj kontraŭ-israelismo inter afrik-usonanoj.

La ADL asertas ke kelkaj formoj de kontraŭcionismo kaj kritiko de Israelo estas fakte antisemitismo, kaj diris ke "Kritiko de specialaj israelaj agoj aŭ politikoj en kaj de si mem ne konsistigas antisemitismon. Kompreneble, la suverena ŝtato Israelo povas esti laŭleĝe kritikita same kiel iu ajn alia ŝtato en la mondo. Tamen, estas nekontesteble ke tiuj kiuj kritikas Israelon aŭ "cionismon" faras tion por maski antisemitismon."

La movado persiste subtenis israelan politikon tra la jaroj . La lingvisto kaj aktivulo Noam Chomsky karakterizis la ADL kiel tute perdis ĝian fokuson sur civitanrajtoj por iĝi tute lobiisto por Israelo, kaj ke la ADL juĝas ĉiun maldekstreman opozicion al israelaj interesoj kiel antisemitismo.

Referencoj

  1. Hendricks, Nancy. (2019) “Anti-Defamation League”, Political Groups, Parties, and Organizations That Shaped America: An Encyclopedia and Document Collection 1. Bloomsbury Academic. ISBN 9781440851964.
  2. . Anti-Defamation League (angle) (2023-06-25). Alirita 2023-07-08.
  3. Our Mission. Arkivita el la originalo je October 30, 2018. Alirita 10a de Decembro, 2019.
  4. Anti-Semitism in the US. Anti-Defamation League. Arkivita el la originalo je January 5, 2020. Alirita December 10, 2019. “Through our network of 25 regional offices”. Arkivigite je 2020-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Leo Frank Case Leonard Dinnerstein.
  6. The People Revisit Leo Frank (angle) (2009-05-13). Alirita 2023-03-16.
  7. Sklare, Marshall. (1974) The Jewish Community in America. New York, New York: Behrman House, p. 88–89. ISBN 0874412048.

Eksteraj ligiloj