Liaj Mallumaj Materialoj

His Dark Materials
romanserio • literatura trilogio
Aŭtoroj
Aŭtoro Philip Pullman
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1995
Eldonejo Scholastic Corporation
Ĝenro fantasto • young adult fiction • alta fantasta fikcio • Ukronio
vdr

Liaj Mallumaj Materialoj estas eposa trilogio de fantaziismaj romanoj de Philip Pullman konsistanta el Polusa aŭroro (romano) (1995, publikigita kiel La Ora Kompaso en Nordameriko), La Subtila Tranĉilo (1997), kaj La Sukcena Binoklo (2000). Ĝi sekvas la maturiĝon de du infanoj, Lyra Belacqua kaj Will Parry, dum ili vagas tra serio de paralelaj universoj. La romanoj gajnis kelkajn premiojn, inkluzive de la Carnegie Medalo en 1995 por Polusa aŭroro kaj en 2001 la Whitbread Book of the Year (Whitbreadlibro de la Jaro) por La Sukceno-Binoklo.

Liaj Mallumaj Materialoj estis surmerkatigita al junaj plenkreskuloj, kvankam Pullman skribis kun neniu celgrupo en menso. La fantazielementoj inkludas sorĉistinojn kaj kirasajn blankajn ursojn; la trilogio ankaŭ aludas al konceptoj de fiziko, filozofio kaj teologio. Ĝi funkcias parte kiel rerakontado kaj inversigo de la eposa Paradise Lost de John Milton, kie Pullman laŭdas la homaron pro tio kion Milton vidis kiel ĝia plej tragedia mispaŝo: la prapeko. La serio altiris konflikton pro sia kritiko de religio.

La Londona Reĝa Nacia Teatro enscenigis du-partan adaptadon de la serio en 2003-2004. New Line Cinema publikigis filmadaptigon de Polusa aŭroro, nome La Ora Kompaso, en 2007. Pullman sekvis la trilogion per du pli mallongaj libroj metitaj en la sama universo, Lyra's Oxford (2003) kaj Once Upon a Time in the North (2008). La Belle Sauvage, la unua libro en nova trilogio, La Libro de Polvo, estis publikigita la 19an de oktobro 2017.

Referencoj

  1. Robert Butler. "An Interview with Philip Pullman", The Economist, 3 December 2007. Kontrolita 10a de julio 2008. Arkivigite je 2008-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-05. Alirita 2020-01-21.
  2. Freitas, Donna. (2007) Killing the imposter God: Philip Pullman's spiritual imagination in His Dark Materials. San Francisco, CA: Wiley, p. 68–9. ISBN 978-0-7879-8237-9.