Mihai Eminescu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mihai Eminescu Михай Эминеску | |||||
Naskonomo | Михай Эмин | ||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1850 en Botoșani | ||||
Morto | 15-an de junio 1889 (39-jaraĝa) en Bukareŝto, Reĝlando Rumanio | ||||
Tombo | Tombejo Bellu vd | ||||
Lingvoj | rumana • germana vd | ||||
Loĝloko | Botoșani vd | ||||
Ŝtataneco | Princlando Moldavio • Unuiĝintaj Princlandoj • Reĝlando Rumanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gheorghe Eminovici vd | ||||
Patrino | Raluca Eminovic vd | ||||
Gefratoj | Henriette Eminescu • Matei Eminescu vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Amkunulo | Veronica Titilimonte vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • prozisto • ĵurnalisto • bibliotekisto • eseisto • verkisto • poeto • politikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1866– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Luceafărul vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mihai EMINESCU (realnome Mihail EMINOVICI; naskiĝis la 15-an de januaro 1850 en Ipotești, norda Moldavio; mortis la 15-an de junio 1889 en Bukareŝto) estis rumana poeto, unu el la lastaj el la romantikaj poetoj, kaj la plej granda kaj plej konata rumana poeto.
Inter liaj plej konataj kantoj: La Tagiĝo-Stelo (Luceafărul), En ni restas nur unu soleca sopiro (Mai am un singur dor), kaj la Kvin Leteroj (Scrisori).
De 1869 ĝis 1874 li studis filozofion en Vieno kaj Berlino. Reveninte en Rumanion li vivtenis sin i.a. kiel ĵurnalisto, instruisto kaj direktoro de biblioteko.
Per sia verkaro, konsistanta el rakontoj, poemoj, fabeloj kaj eseoj, li esence kontribuis al la mondvasta agnosko de la rumana literaturo.
La tilio estas la plej ŝatata arbo de Eminescu en lia verko kaj aperas en ĝi multfoje. Kutima sceno estas de amantoj kiuj kuŝas sub la tilio kaj la floroj falas sur ilin, kovras ilin kaj flaras la aeron.
La patro estis Gheorghe Eminescu el Călinești, rumana vilaĝo en la distrikto Suceava, Bukovino, kiu tiam estis en la Aŭstra Imperio.