Monaĥejo de Golia | |
---|---|
La monaĥejo de Golia en Iași
| |
monaĥejo | |
Loko | |
Ŝtato | Rumanio |
Municipo | Iași |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Rumana ortodoksa eklezio |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 16-a jarcento |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | 51 str. Cuza Voda, Iasi |
La Monaĥejo de Golia (rumane: Mănăstirea Golia) estas Ruman-Ortodoksa monaĥejo situanta en Iaşi, Rumanio. La monaĥejo estas listigita ekde 2012 en la listo Europa nostra, la kulturheredaĵo protektita de Eŭropa Unio kaj la premio estis solene transdonita la 10-an de marto 2013 en Iaşi.
La monaĥejo situas en la mezo de la malnova moldava ĉefurbo kaj estis konstruita sur la fundo de preĝejo, en la 16-a jarcento, de la bojaro Ioan Golia. Ĝi estis rekonstruita sur pli granda skalo de princo Vasile Lupu inter 1650 kaj 1653, kaj kompletigita de lia filo Ștefăniță Lupu. En 1687 Jan Sobieski, reĝo de Pollando, bruligis ĝin. Feliĉe oni povis baldaŭ restaŭri ĝin, kion atestas la fakto, ke la geedziĝo de Gheorghe Duca Voivode kun Maria Brancoveanu estis celebrita en ĝi en 1693.
La monaĥejo estas ĉirkaŭita de altaj muroj, per angulaj gvatturetoj kaj 30 m alta turo kun 120 ŝtupoj, unu el la simboloj de la grandurbo. Ĝi loĝigas i.a. la muzeon Ion Creangă (la verkisto estis vikario de la eklezio).