Nacia biblioteko de la feroaj insuloj

Nacia biblioteko de la feroaj insuloj
Føroya Landsbókasavn
nacia biblioteko
Komenco 1979 vd
Geografia situo 62° 0′ 25″ N, 6° 46′ 42″ U (mapo)62.0069-6.77827Koordinatoj: 62° 0′ 25″ N, 6° 46′ 42″ U (mapo)
Lando(j) Ferooj vd
Situo Tórshavn Municipality
Nacia biblioteko de la feroaj insuloj (Ferooj)
Nacia biblioteko de la feroaj insuloj (Ferooj)
DEC
Nacia biblioteko de la feroaj insuloj
Nacia biblioteko de la feroaj insuloj
Map
Nacia biblioteko de la feroaj insuloj
Membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Origina bibliotekkonstruaĵo, de pentraĵo (1937) de Flora Heilmann
Nacia Biblioteko de Feroaj Insuloj, sur stampo de 1978

La Nacia biblioteko de la Feroaj Insuloj (feroe Føroya Landsbókasavn) estas publika kaj esplora biblioteko de Feroaj Insuloj. La biblioteko enhavas grandan kolekton de libroj en la feroa lingvo, verkoj de feroaj verkistoj kaj tradukistoj kaj verkoj pri la feroaj insuloj.

Historio

La nacia biblioteko estis fondita en 1828. En 1828 la dana guberniestro de Feroaj Insuloj Christian Ludvig Tillisch kaj lia distrikta kontrolisto Jens Davidsen, inspiritaj de Carl Christian Rafn, starigis legobibliotekon en la urbeto Tórshavn. Tiu biblioteko poste iĝis la biblioteko de la feroaj insuloj kiu poste iĝis la nacia biblioteko.

La komenca kolekto de libroj estis donacita fare de Carl Christian Rafn mem kaj liaj amikoj de tra Eŭropo. En 1831 la biblioteka kolekto nombris 2 860 volumojn, ĝis 1841 la nombro da volumoj duobliĝis.

La biblioteko akiris propran konstruaĵoj kaj translokiĝis en ĝin en 1830. Jens Davidsen laboris kiel bibliotekisto en tiu ĉi biblioteko ĝis sia morto en 1878. Antaŭ 1850 ekzistis 5 000 volumoj en la biblioteko. Inter 1878 kaj 1905 la biblioteka projekto ŝanceliĝis pro manko de financo, sed en 1905 la parlamento de la feroaj insuloj, Løgting, decidis finance subteni la ĝin.

La florado de la biblioteko komenciĝis en 1921 sub la direkto de lingvisto Mads Andreas Jacobsen. Dum la lingva lukto, inter la dana kaj feroa, la biblioteko servis kiel rendevuejo por feroaj verkistoj kaj politikistoj. La biblioteko translokiĝis al nova konstruaĵo en 1931.

Post la establado de sendependa regado de la Feroaj Insuloj en 1948 Løgting pliigis ĝian financan subtenon al la biblioteko kaj ĝia nomo estis oficiale ŝanĝita al la feroa lingvo. En 1952 estis aprobita leĝo, laŭ kiu la biblioteko ankaŭ fariĝis deponejo/ Tio signifas ke eldonejoj estas devigataj deponi kvar ekzemplerojn.

En 2011 por ŝpari sur funkciigadkostoj la nacia biblioteko estis kunfandita kun la Feroa Nacia Arkivo, la Feroa Nacia Muzeo, la Feroa Naturmuzeo kaj la Caldbeck Mara Biologia Laboratorio, kiuj kreis la Feroan Nacian Heredaĵon (feroe: Søvn Landsins ).

Por plia legado

  • Grage, Joachim kaj Mohnike, Thomas (eds), Geographies of knowledge and imagination in 19th century philological research on Northern Europe (Geografioj de scio kaj imago en 19-a-jarcenta filologia esplorado pri Norda Eŭropo), Cambridge Scholars Publishing, 2017, p.121

Referencoj

  1. Geographies of knowledge and imagination in 19th century philological research on Northern Europe, p.121

Eksteraj ligiloj