Nederlandlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | nl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | nederlanda |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 25-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 2 156 859 |
Profundeco | 19.1 |
Paĝoj | 4 625 440 |
Redaktoj | 67 270 219 |
Uzantoj | 1 339 829 |
Aktivaj uzantoj | 3 741 |
Administrantoj | 34 |
Dosieroj | 20 |
La nederlandlingva Vikipedio (nederlande Nederlandstalige Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la nederlanda lingvo.
Laŭ la disdivido de nederlandlingvanoj en la mondo, la plejparto el nederlandlingvaj vikipediistoj loĝas en la eŭropaj landoj Nederlando kaj Belgio (Flandrio), sed la projekto ankaŭ havas kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale nederlandparolantaj landoj, do Surinamo, la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo, kaj inter multaj nederlandlingvanoj vivantaj en pliaj landoj.
La 17-an de decembro 2011 ĝi unuafoje trapasis la nombron da 1 000 000 artikoloj, kaj post la anglalingva, germanlingva kaj franclingva estas la kvara vikipedia branĉo kiu sukcesis pri tio.
|