Ocaña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Mesa de Ocaña | ||
Poŝtkodo | 45300 | ||
Retpaĝaro | www.aytoocana.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Remedios Gordo Hernández (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 333 (2011) | ||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 3° 30′ U (mapo)39.956944444444-3.4966666666667Koordinatoj: 39° 57′ N, 3° 30′ U (mapo) | ||
Alto | 730 m | ||
Areo | 148 km² (14 800 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ocaña, Spain | |||
Tiu artikolo temas pri municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo. Pri aliaj signifoj vidu artikolon Ocaña.
Ocaña estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La termino "Ocaña" ŝajne havas la bazon olca- de keltibera deveno kun la signifo de 'fruktodona kamparo, valo', kun la probabla evoluo jena: Olcania > Ocania < Ocaña. Estas temen aliaj teorioj, kiaj tiu de Nieto Ballester, kiu asertas ke Ocaña estas antaŭromia termino, de aspekto hindeŭropa, sed ne kelta. Aliflanke, Menéndez Pidal citas la nomon de Ocaña por apogi sian tezon pri la subtavolo ligura en Iberio.
La komenca motivo de la nomo povus esti en la antikva popolo kelta de la olkadoj, tiele ke Ocaña povus esti nomo kun tiu deveno per kiu oni aludus ian teritorion de tiu antaŭromia popolo. Ĝi povus esti ankaŭ de deveno el keltiberoj, se oni identigus ĝin kun la antikva Alces (tra *Alcanea), ĝenerale identigita kun Alcázar de San Juan (Provinco Ciudad Real).
La loĝanto nomiĝas Ocañense. La censita populacio en 2011 estis de 3333 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Ocaña estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 730 m; je 51 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 60 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 148 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
La municipo troviĝas situanta «al extremo N. de la llanura llamada Mesa de Ocaña, desde la cual se descubren muchos pueblos de la comarca» (ĉe la norda pinto de la ebenaĵo nome Mesa de Ocaña, el kiu oni vidas multajn vilaĝojn de la komarko). Limas kun la municipaj teritorioj de Aranjuez nordokcidente en la provinco Madrido, Ontígola norde, Noblejas oriente, Villatobas sudoriente, Dosbarrios, Cabañas de Yepes kaj Huerta de Valdecarábanos sude kaj Yepes kaj Ciruelos okcidente, en la provinco Toledo.
Norde, kun direkto al Ontígola, ekfluas la rojoj Vega kaj Hollo del Moro kaj okcidente Barranco de Ocañuela, alfluanto de la rojo Corralejo.
Estis jam prahistoriaj restoj de la mez-supra Paleolitiko. Kelkaj historiistoj opinias, ke ĝi estis la antikva Vicus Cuminarius romia.
La ĉefa loĝata setlejo de tiu zono de la valo de la rivero Taĵo en la antikveco, el prahistoria epoko al la islama, estis la enklavo de Aurelia, la aktuala Oreja en Ontígola. Depende el ĝi troviĝis la fortikaĵo de Ocaña, hegemonie dur ravino en la norda bordo de la Mesa kiu portas sian nomon. Ocaña troviĝas inter la vilaĝoj per kiuj la emiro de Sevilo Ibn Abed dotis al sia filino Zaida en 1082, kiam li donis ŝin al Alfonso la 6-a. La araboj reakiris ĝin denove, sed post malmulta tempo estis denove konkerita de Alfonso la 6-a ĉirkaŭ 1106. Iom poste oni konkeris ankaŭ la setlejon de Oreja al la almoravidoj, sed, pro ties situo kaj malabundo kaj malbonkvalito de ties teritorio, tiu setlejo dekadencis. Samtempe la proksima Ocaña iĝis ĉefa setlejo de la areo kun pli favora situo. Ties loĝado apogiĝis dekomence sur la foruo de Oreja kaj en 1156 Alfonso la 7-a donis al ĝi foruon. Poste, en 1173, la kastelo kaj la vilaĝo de Ocaña pasis al Téllo Pérez de Meneses kaj al sia parenco, Pedro Gutiérrez, gravuloj de Kampartero, kiuj grandparte respondecis pri ties reloĝado. Post mallonge, en 1177, Téllo Pérez donas al la Ordeno de Kalatrava la kvaronon de Ocaña: «... quarta parte de tota occania...».
Fine de la 12a jarcento ĝi iĝis posedo de la Ordeno de Santiago, kiam la vilaĝo atingis pinton, kiel grava "encomienda", kiu etendis el tiu vilaĝo al Zorita kaj Uclés. Poste ĝi superis per gravo al tiu lasta, kiu estis la superula sidejo de la Ordeno .
Ĝi estis scenejo de grandaj eventoj kiaj parlamento okazita de Johano la 2-a kaj de lia filo Henriko la 4-a en la jaroj 1422 kaj 1468/1469 respektive. Ĝi estis rifuĝejo de Isabel la Katolika, ekzilita de la Kortego de sia duonfrato Henriko la 4-a; kaj kie ŝi trovis en la kavaliroj okanjanaj nome Gonzalo Chacón kaj Diego Gutiérrez de Cárdenas, Superulo Comendador de Santiago, siajn plej gravajn defendantojn. Poste, kiam ŝi estis jam reĝino, ambaŭ kavaliroj ĝuis ampleksan influon en la Kortego. En 1499, la Katolikaj Gereĝoj ĵuris sian nepon Mikaelo en la jam malaperinta preĝejo de Sankta Petro.
Kiel sidejo de gereĝoj, ĝi gastigis ankaŭ la figurojn de Johana de Kastilio kaj Filipo la Belulo, kaj sian nepon Filipo, kiu tie rekuperiĝis infanaĝe.
En 1710, dum la Milito de hispana sukcedo, okazis tie arma agado. Nome José Vallejo, kun roto de kastilia trupoj, surprizis en tiu vilaĝo portugalan regimenton.
En la Milito de Hispana Sendependiĝo (1809), okazis la konata batalo de Ocaña, en kiu la trupoj de la generalo Aréizaga malvenkis antaŭ la francoj estre de la Marŝalo Soult, kiu akiris liberan vojon al Manĉo.
Meze de la 19a jarcento estis 1.000 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 68.073 "reales" el kiuj 8.000 estis por pago al la sekretario.
Dum la Hispana Enlanda Milito, Ocaña estis ĉefurbo de la Provinco Toledo, kiam ĝi falis en manoj de la frankistoj.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Ocaña iom sub 10,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Ocaña kie oni falis al 5,000, tio estas duoniĝo. En la unua jardeko de la 21a jarcento la populacio rekuperiĝis super 10,000, do denove duobliĝis.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Historie estis ĉefe kaj fundamente agrikultura loko. Dum la 19a jarcento oni produktis ĉiajn cerealojn, legomojn, oleon, vinon, linon, silkon kaj fruktojn, kaj estis ankaŭ ŝafoj, kaproj, bovoj kaj porkoj. Pri industrio kaj komerco troviĝis fabriko por spini silkon, alia por sapo, du muelejoj por oleo kaj ses por faruno.
En la aktualo la hegemonia sektoro estas servoj kun 60,8 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de la konstruo kun 21,8 %, industrio kun 13,6 % kaj fine agrikulturo kun 3,8 %. La agrikultura sektoro dekadencas. El 248 agrikulturistoj ĉirkaŭ 60 % estas pli da 55jaraĝaj. La kampotero estas dediĉata majoritate al herbaĵoj kun 7.197 ha, 84,3 %, sekve de olivarboj kun 775 ha, 9,1 %, kaj vitejoj kun 554 ha, 6,5 %.
La vilaĝo estis scenejo elektita de Lope de Vega por sia verko Peribáñez y el Comendador de Ocaña kaj de Calderón de la Barca por sia verko Casa con dos puertas mala es de guardar. Aliflanke, kelkaj el ties monumentoj estis inspiro poezia por Gustavo Adolfo Bécquer.