OpenStreetMap

OpenStreetMap

Retejo www.openstreetmap.org
vdr
Mapo de Parizo el OpenStreetMap
Mapo de Motal el OpenStreetMap

OpenStreetMap (OSM) estas kunlabora projekto por krei liberan, redakteblan mapon de la mondo. Du tendencoj instigis la estiĝon kaj kreskon de OSM: limigoj je la uzado kaj haveblo de mapa informo tra multo de la mondo, kaj la disvastiĝo de malmultekostaj porteblaj GPS-sistemoj. Por krei la mapon oni uzas datumojn akiritajn per GPS-sistemo, kaj datumojn trovitajn en publikhavaĵaj fontoj, ktp.

Steve Coast fondis la OSM-sistemon en 2004. Lin inspiris la sukceso de Wikipedia kaj la problemoj de proprietaj mapdatumoj en Britio kaj alie. Ekde tiam, OSM kreskis al pli ol 900 000 kontribuanto, kiuj kolektas datumojn kaj redaktas la mapojn. La datumoj kaj bildoj kreitaj estas disponeblaj laŭ la permesilo Open Database License. La retejo de OSM estas subtenata de la OpenStreetMap Foundation, neprofitodona organizaĵo registrita en Britio.

Historio

Steve Coast, 2009

La projekton fondis en julio 2004 Steve Coast. Origine oni ĉefe laboris pri Britio. En Britio kaj aliloke, registaraj projektoj pagitaj de impostpagantoj, ekzemple la Ordnance Survey, kreis grandegajn datumarojn sed neglektis libere kaj vaste distribui ilin. La fondaĵon OpenStreetMap Foundation oni starigis por kuraĝigi la kreskadon, evoluadon kaj distribuadon de liberaj geospacaj datumoj kaj provizi ilin por iu ajn uzi kaj kunhavi.

En la jaro 2006 "Yahoo!" permesis al OSM uzi ĝiajn fotografaĵojn de la tersupraĵo (kvankam ne mapojn) por akiri informojn pri proksimumaj pozicioj de objektoj.

En 2007 "Automotive Navigation Data" donacis siajn datumojn pri la stratoj de Nederlando kaj pri la ĉefaj aŭtovojoj de Barato kaj Ĉinio al la projekto. kaj ĝis julio 2007, kiam okazis la unua OSM internacia konferenco The State of the Map, ekzistis 9000 registritaj uzantoj. Sponsoroj de la evento estis Google, Yahoo, Multimap kaj aliaj. En oktobro 2007, OpenStreetMap finis la unuan importadon de aŭtovoja datumaro de la Usona popolnombrado TIGER. En decembro 2007, Universitato de Oksfordo fariĝis la unua grava organizo uzi OSM-datumojn ĉe ilia ĉefa retejo.

Motodoj por importi kaj eksporti datumojn daŭre kreskis. Ĝis 2008, la projekto evoluigis ilojn por eksporti OSM-datumojn por porteblaj GPS-iloj, anstataŭante iliajn ekzistantajn proprietajn kaj malaktualajn mapojn. En februaro 2008, serio de laborkunsidoj okazis en Barato. En marto, du fondintoj anoncis ke ili jam ricevis kapitalon (2,4 eŭrojn) por CloudMade, komerco kiu uzas OSM-datumojn.

En 2012, la ekpostulo de pagoj por Google Maps instigis plurajn konatajn retejojn ŝanĝi de tiu servo al OpenStreetMap kaj aliaj konkurantoj. Ĉefaj inter ili estis Foursquare kaj Craigslist kiu adoptis je OpenStreetMap, kaj Apple kiu finigis kontrakton kun Google kaj lanĉis memfaritan mapan platformon en kiu datumoj de TomTom kaj OSM estas uzataj.

Kontribuantoj

Unikaj kontribuantoj al OSM en monato

La projekto havas geografie diversan uzantaron, pro la emfazo sur loka scio kaj surtera ekzakto en la kolektado de datumoj. Multaj fruaj kontribuantoj estas biciklantoj kiuj esploras kaj mezuras per kaj por bicikloj, mapante biciklovojojn kaj navigeblajn vojetojn. Aliaj estas profesiuloj kiuj kontribuas per geografiaj informiloj.

Ĝis novembro 2012, OpenStreetMap havas pli ol 900 000 kontribuantojn, el kiu malplimulto kontribuas plejmultajn datumojn. En marto 2008, proksimume 10% de la registritaj uzantoj estis kontribuantaj mapajn datumojn monate, kaj en 2011, tiu elcento estis ĉirkaŭ 3%. En aŭgusto 2008, baldaŭ post la dua konferenco The State of the Map, estis pli ol 50.000 registritaj kontribuantoj; ĝis marto 2009, estis 100 000 kaj ĝis la fino de 2009 ĝi atingis preskaŭ 200 000. En aprilo 2012, OSM havis 600 000 registritajn kontribuantojn.

Mapoproduktado

Tekniko

La unuajn mapajn datumojn kolektis volontuloj, komencante ĉe nulpunkto, sisteme esplorante la teron per GPS-iloj, notlibro, cifereca fotilo, aŭ voĉregistrilo. Poste oni enigis tiujn datumojn en la datumbazon de OSM.

Lastatempe, la disponeblo de aeraj fotoj kaj aliaj datumfontoj de komercaj kaj registaraj fontoj tre rapidigis tiun laboradon kaj ebligis kolekti grunduzajn datumojn pli ekzakte per la procezo ciferecigado. Kiam tre grandaj datumaroj disponeblas, teknika skipo mastrumas la konvertadon kaj importadon de la datumoj.

Mezurado

Mezurante vojon per GPS-ilo

Mezuradas mapanto, piedirante, biciklante, aŭtante, aŭ boatante. Ofte oni mezuras per GPS-ilo, kiu povas esti aplikaĵo de poŝtelefono. GPS-ilo ne necesas se la areo estas jam desegnita trakopie fotojn kaptitaj per sputniko.

Kiam la datumoj estas kolektitaj, oni enigas ilin en la datumbazon alŝutante ilin ĉe la retejo de OSM. Tiam, neniu informo ĉeestas pri la ecoj de la alŝutitaj vojoj - kiuj povas esti ekzemple aŭtovojo, trotuaro, aŭ rivero. En la dua stadio, oni redaktas per iu el la disponeblaj mapredaktaj aplikaĵoj (ekzemple, JOSM). Foje la sama mapanto faras tion, alifoje aliaj kontribuantoj de OSM.

Ĉar kolekti kaj alŝuti datumojn estas aparta funkcio ol redakti objektojn, kontribui al la projekto eblas sen uzi GPS-ilon. Enmeti kaj redakti objektojn, ekzemple lernejon, hospitalon, bushaltejon, ktp, dependas de loka scio de la redaktanto.

Iuj fervoraj kontribuantoj adoptas la taskon mapi tutan urbon aŭ urbegon, aŭ organizi mapajn festojn por kunigi la subtenon de aliaj por mapi distrikton. Granda nombro da malpli agemuloj kontribuas korektojn kaj malgrandajn aldonaĵojn al la mapo.

Registaraj datumoj

Iuj registaraj oficejoj estas publikigintaj oficialajn datumojn laŭ taŭgaj permesiloj. Multaj tiaj datumoj devenis de Usono, kie verkoj de la nacia registaro deklaritaj esti publikaj havaĵoj. En Usono, OSM uzas sputnikan fotaron de Landsat 7, Prototype Global Shorelines (prototipajn tutmondajn marbordojn), kaj TIGER el la popolnombrado. En Britio, iuj publikaj datumoj de Ordnance Survey (armea geografaro) estas importitaj, dum en Kanado, CanVac-vektoraj datumoj kaj GeoBase donis terkovrajn datumojn kaj stratojn.

Mapoj kies kopirajto finiĝis, povas esti bona fonto de informo pri trajtoj kiuj ne ofte ŝanĝiĝas. La daŭro de kopirajto varias laŭlande. Ekzemple en Britio registrara kopirajto finiĝas post 50 jaroj, do mapoj de Ordnance Survey ĝis la 1960-aj jaroj povas esti laŭleĝe uzataj. Tuta aro da 1:63360 mapoj el la 1940- kaj fruaj 1950-aj jaroj estas kolektitaj, skanitaj kaj estas haveblaj Interrete kiel rimedo por kontribuantoj.

Komercaj datumoj

OpenStreetMap estas helpata de kompanioj kiuj elektas permesi liberan, senpagan uzadon de siaj strataj datumoj aŭ sputnika fotaro, el kiuj OSM laborantoj povas trakopii vojojn kaj aliajn objektojn.

Notinde, Automotive Navigation Data donis tutan aŭtovojan datumaron por Nederlando kaj detalojn pri la ĉefaj aŭtovojoj de Ĉinio kaj Barato. En decembro 2006, Yahoo permesis al OSM utiligi siajn vertikalajn aerajn fotojn, kaj tiu fotaro disponeblis kun la redakta programo kiel kovraĵo. Kontribuantoj povis krei vektor-bazitajn mapojn kiel derivitajn verkojn, publikigitajn laŭ libera kaj publikfonta permesilo, ĝis la fermo de Yahoo! Maps API je 13-a septembro 2011. En novembro 2010, Microsoft anoncis ke la OSM-komunumo rajtu uzi Bing-vertikalan aeran fotaron kiel fonbildon en ĝiaj redaktiloj. Dum periodo inter 2009 ĝis 2011, NearMap Pty Ltd disponigis siajn altdistingivajn PhotoMaps (fotomapojn) de gravaj aŭstraliaj urbegoj kaj iuj malurbaj regionoj, por generi OSM-datumojn, laŭ permesilo CC-BY-SA de Krea Komunaĵo.

Permesoj

Denseco de GPS-trakoj alŝutitaj al OpenStreetMap

Origine OpenStreetMap publikiĝis laŭ permesilo de Krea Komunaĵo cele al kuraĝigi liberan uzadon kaj redistribuadon de la datumoj. En septembro 2012, oni ŝanĝis al la Open Database License (ODbL), libera datumbaza permesilo, de Open Data Commons (ODC), libera datuma komunaĵo, por pli specife difini ĝian rilaton al datumoj anstataŭ al prezentaĵo.

Kiel parto de la rearanĝo de la permesilo, oni forigis iujn mapajn datumojn el la publika distribuaĵo. Tiuj inkludis ĉiujn datumojn kontribuitajn de membroj kiuj ne konsentis al la kondiĉoj de la nova permesilo, kaj ĉiujn redaktaĵojn de tiuj objektoj. Ĝi ankaŭ inkludis eventualajn datumojn kontribuitajn surbaze de datumoj kiuj ne kongruis kun la novaj kondiĉoj. Oni taksis ke pli ol 97% de la tuta datumaro konserviĝus, tamen specifaj regionoj estus afektitaj pli ol aliaj, ekzemple Aŭstralio, kie 24 ĝis 84% da objektoj restus, depende de la tipo de objekto. Finfine pli ol 99% da datumoj restis, kaj Aŭstralio kaj Pollando estis la landoj plej influitaj de la ŝanĝo.

Ĉiuj datumoj aldonitaj al la projekto bezonas permeson kiu kongruas kun la ODbL.

Programaroj uzataj en la produktado kaj prezentado de OpenStreetMap disponeblas el multaj diversaj projektoj kaj ĉiu eble havas propran permesilon. La aplikaĵo, kiun uzantoj aliras por redakti mapojn kaj vidigi historion de ŝanĝoj, estas efikigata de Ruby on Rails. La aplikaĵo uzas je PostgreSQL por konservi datumojn kaj por redakti metadatumojn. Mapnik desegnas la defaŭltan mapon, konservas ĝin en PostGIS, kaj estas subtenata de modulo, nomita "mod_tile", de Apache. Specifaj partoj de la programaro, elzemple la mapredaktilo Potlatch2, estas disponataj kiel Publika havaĵo.

Uzado de OpenStreetMap

Dum OpenStreetMap celas esti centra datumfonto, oni intencas ke ĝiaj desegnado kaj estetiko estu nur unu el multaj ebloj, el kiuj, iuj emfazas diversajn elementojn de la mapo aŭ emfazas planon kaj plenumadon. La projekto OpenStreetMap konservas liston de OSM-bazitaj servoj, kiuj servas kiel kompleta referenco.

Komercaj Servoj

Hejmpaĝo de OpenStreetMap.org

Diversaj popularaj servoj enkorpigas ian geografian aŭ map-bazitan parton. Notindaj servoj kiuj uzas je OSM por tio inkludas:

Flickr uzas OSM-datumojn por diversaj urbegoj, inkludante Bagdado, Pekino, Kabulo, Santiago, Sidnejo kaj Tokio. En 2012, oni ŝaltis la mapojn uzi ĉefe Nokia-datumojn, kun OSM uzata en regionoj kie plenumado mankis al la komerca provizanto. MapQuest anoncis servon bazitan sur OpenStreetMap en 2010, kiu fine fariĝis MapQuest Open.

Je 29-a februaro 2012, Foursquare ekuzis je OpenStreetMap per la desegnado kaj infrastrukturo de MapBox. Craigslist ankaŭ ŝaltis al OpenStreetMap en 2012, desegnante siajn proprajn tegolojn bazitajn sur la datumoj.

Wikipedia uzas OpenStreetMap-datumojn por desegni proprajn mapojn uzatajn de la artikoloj. Multaj lingvoj estas inkluditaj en la projekto WIWOSM (Wikipedia Where in OSM - Vikipedio, kie en OSM) per kiu oni celas vidigi OSM-objektojn en glita mapo, rekte videbla en la paĝo pri la artikolo.

Apple neatendite kreis OpenStreetMap-bazitan mapon por sia programaro iPhoto je 2012-03-07, kaj lanĉis la mapojn sen juste citi la datumfonton - kvankam ili korektis tion en versio 1.0.1. OpenStreetMap estas unu el la multaj cititaj fontoj por la propraj mapoj de Apple en iOS 6, tamen la plejmulto da mapaj datumoj estas provizitaj de TomTom.

En 2009, Hasbro, la kompanio malantaŭ la tabula ludo Monopoly, lanĉis je Monopoly City Streets, masive multludanta enreta ludo, kiu ebligis al ludantoj "aĉeti" stratojn tra la mondo. La ludo uzis mapajn tegolojn el Google Maps kaj la API (aplikaĵan programan interfacon) de Google Maps por vidigi la ludan tabulon, sed la subaj stratdatumoj venis el OpenStreetMap. Oni intencis ke la ludo estu limigita laŭ tempo, fermante ĝin je la fino de januaro 2010.

Homama Helpo

Dum la Tertremo en Haitio en 2010, volontuloj de OpenStreetMap kaj Crisis Commons uzis la disponeblan sputnikan fotaron por mapi la aŭtovojojn, konstruaĵojn kaj por rifuĝintoj kampejojn de PortoPrinco en nur du tagoj, farante "la plej kompletan ciferecan mapon de la vojoj de Haitio".

La rezultaj datumoj kaj mapoj estas uzitaj de pluraj organizoj kiuj provizas helpon, ekzemple Monda Banko, the European Commission Joint Research Centre (komuna esplora centro de la Eŭropa Komisiono), la Office for the Coordination of Humanitarian Affairs (oficejo por la kunordigo de homamaj aferoj), UNOSAT kaj aliaj.

Krom postkatastrofa laboro, la Homama OpenStreetMap-Skipo laboris por konstrui pli bonajn riskmodelojn por Ugando kaj aliloke, partnere kun Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, Monda Banko, kaj aliaj homamaj grupoj.

Programaro

Bildigi kaj prezenti mapon

OpenStreetMap-mapo de Soho, en Centra Londono (Mapnik-tavolo)

OpenStreetMap provizas OpenLayers-bazitan Glitmapo-interfacon, vidigante mapajn tegolojn desegnitajn de la Mapnik-bildigilo, kaj tegolojn el aliaj fontoj, inklude de OpenCycleMap.org kaj MapQuest Open.

Enkursigo

OpenStreetMap tenas listojn de enretaj kaj neenretaj enkursigaj moduloj haveblaj; ĉar la datumoj estas liberaj, liberaj projektoj kaj kompanioj rajtas verki enkursigajn aplikaĵojn. Ĉar la datumoj de OSM estas senpage disponeblaj, OSM estas populara datumfonto en la sfero de enkursigo.

Formato de la datumoj

OpenStreetMap uzas topologian, grafean, datuman strukturon, kun kvar kernaj elementoj (ankaŭ nomitaj "datumaj primitivoj"):

  • Node (nodo) estas punkto kun geografia situo, konservita kiel koordinatoj (paro de latitudo kaj longitudo) laŭ WGS84..

Krom ili uzado en vojoj, oni uzas ilin por reprezenti mapajn atributojn sen grando, ekzemple de "punkto de intereso" aŭ pinto de monto.

  • Way (vojo) estas ordigita listo de nodoj, kiu reprezentas plurlinion, aŭ eble plurlateron se ili formas fermitan maŝon. Oni uzas ilin por reprezenti kaj liniajn objektojn, ekzemple stratojn kaj riverojn, kaj areojn, ekzemple arbarojn, parkojn, parkejojn kaj lagojn.
  • Tag (etikedo) konservas metadatumon pri mapa objekto (ekzemple ties tipon, nomon aŭ fizikajn atributojn). Rekomendita ontologio de mapaj atributoj (la signifo de etikedoj) estas bontenata en la vikio de OpenStreetMap.
  • Relation (rilato) estas uzebla por reprezenti la rilatojn de ekzistantaj nodoj kaj vojoj. Ekzemple: turnaj limigoj ĉe vojo, vojplano kiu inkludas plurajn vojojn, kaj regionoj kun truoj.

Referencoj

  1. Anderson, Mark, "Global Positioning Tech Inspires Do-It-Yourself Mapping Project", 18 October 2006. Kontrolita 25 February 2012.
  2. Frederick Ramm,Jochen Topf, Steve Chilton. (2011) OpenStreetMap: Using and Enhancing the Free Map of the World. UIT Cambridge.
  3. RWeait (2012-09-12). OpenStreetMap data license is ODbL v1.0. OSM Foundation. Alirita 2012-11-05.
  4. 4,0 4,1 . Yahoo! aerial imagery in OSM. OpenGeoData (4 December 2006). Arkivita el la originalo je 2011-02-20. Alirita 15 April 2011.
  5. . AND donate entire Netherlands to OpenStreetMap. OpenGeoData (4 July 2007). Arkivita el la originalo je 2011-08-23. Alirita 15 April 2011.
  6. . Oxford University using OpenStreetMap data. Geothought (3 December 2007). Alirita 16 April 2011.
  7. . Cycle map on your GPS. Système D (13 January 2008). Alirita 16 April 2011.
  8. WikiProject India. OpenStreetMap Wiki. Alirita 15 April 2011.
  9. We’re funded!. CloudMade (17 March 2008). Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 16 April 2011.
  10. Fossum, Mike, "Websites Bypassing Google Maps Due to Fees", 2012-03-20. Kontrolita 2012-11-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-03. Alirita 2012-12-02.
  11. Ingraham, Nathan, "Apple using TomTom and OpenStreetMap data in iOS 6 Maps app", 2012-06-11. Kontrolita 2012-11-13.
  12. Key and More Info. OpenCycleMap. Alirita 2012-11-17.
  13. Vines, Emily. Esri Releases ArcGIS Editor for OpenStreetMap. Esri. Alirita 2012-11-17.
  14. 14,0 14,1 14,2 Stats. OpenStreetMap Wiki. Alirita 2011-12-06. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "osm-wiki-stats" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  15. We’re on a road to everywhere. OpenGeoData (2008-07-31). Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2011-04-15.
  16. Mata, Raj, "Yahoo! Maps APIs Service Closure Announcement – New Maps Offerings Coming Soon!", Yahoo! Developer Network, 13 June 2011. Kontrolita 25 February 2012. Arkivigite je 2011-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
  17. . Microsoft Imagery details. OpenGeoData (30 November 2010). Alirita 10 January 2011.
  18. Community licence. NearMap. Alirita 16 April 2011.
  19. . The licence: where we are, where we’re going. OpenGeoData (7 January 2008). Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 15 April 2011.
  20. Simon Poole. OSM V1 Objects ODbL acceptance statistics. Arkivita el la originalo je 2012-05-25. Alirita 2012-05-21.
  21. Harry Wood. Automated redactions complete. Alirita 2012-10-01.
  22. Legal FAQ. OpenStreetMap Wiki. Alirita 15 April 2011. “Several contributors additionally make their code available under different licences”.
  23. Around the world and back again. blog-flickr.net. Alirita 2008-11-07.
  24. More cities. blog-flickr.net. Alirita 2008-11-07.
  25. . Japanese progress in osm. Amazing stuff!. thinkwhere (16 September 2008). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 25 February 2012.
  26. Ingraham, Nathan, "Flickr is Now Using Nokia Maps". Kontrolita 11 November 2012.
  27. MapQuest.
  28. Foursquare Blog
  29. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  30. WIWOSM. Alirita 2012-11-11.
  31. Raphael, JR, "'Monopoly City Streets' Online Game: Will Buying Park Place Be Any Easier?", 8 September 2009. Kontrolita 15 April 2011. Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
  32. "Monopoly game launches on Google", 9 September 2009. Kontrolita 25 February 2012.
  33. Forrest, Brady, "Technology Saves Lives In Haiti", 1 February 2010. Kontrolita 15 April 2011.
  34. "Digital Help for Haiti", 27 January 2010. Kontrolita 15 April 2011.
  35. Turner, Andrew. World Bank Haiti Situation Room – featuring OSM (2010-02-03).
  36. Haiti Earthquakes: Infrastructure Port-au-Prince 15/01/2010 (PDF) (2010-01-15).
  37. 37,0 37,1 Batty, Peter. OpenStreetMap in Haiti – video (2010-02-14).
  38. WikiProject Haiti. OpenStreetMap Wiki. Alirita 5 February 2010.
  39. Out and about in Yogyakarta, Indonesia: An OSM workshop sponsored by the World Bank. Alirita 2012-11-15.
  40. Preventative Mapping in Uganda with the Red Cross. Humanitarian OpenStreetMap Team. Alirita 2012-11-15.
  41. WGS 84 OpenStreetMap Wiki
  42. OpenStreetMap Wiki
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "linŭ" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj