Respublikana Popola Partio

Respublikana Popola Partio
Cumhuriyet Halk Partisi
Emblemo de Respublikana Popola Partio
partio
Lando  Turkio
Estro Özgür Özel
Ĝenerala sekretario Selin Sayek Böke
Proparolanto Deniz Yücel
Fondiĝo 7-a septembro 1919
Fondintoj Mustafa Kemal Atatürk
Ĉefa sidejo Anadolu Bulvarı No: 12, Çankaya, Ankaro
Ideologio Kemalismo, Socialdemokratio
Retejo
vdr

La Respublikana Popola Partio (turke: Cumhuriyet Halk Partisi), mallongigita al CHP en la turka, estas socialdemokratia politika partio en Turkujo. Ekde 2002, ĝi formas la plej grandan opozicion de la reganta partio AKP.

Historio

Atatürk - la fondinto de la CHP

CHP estis fondita dum la Kongreso de Sivas, kiu okazis en septembro 1919, post la malvenko en la Unua Mondmilito. Mustafa Kemal Atatürk, la gvidanto de ĉi tiu evento, renkontis samideanojn kiuj batalis kontraŭ la okupaj eksterlandaj fortoj en Turkio. En 1923, la turka respubliko estis finfine fondita kaj la CHP estis la sola reganta turka partio. Por eviti denovan politikan maltrankvilecon ĉiuj aliaj partioj, krom la CHP, estis malpermesitaj. Nur en 1945 la dua prezidanto İsmet İnönü ŝanĝis ĉi tiun leĝon.

Celoj kaj programo

Surbaze de la kemalismaj principoj la CHP strebas al modernigo de Turkio, certigi tutan egalecon por ĉiuj civitanoj, sendepende de ilia deveno kaj sekso. Ankaŭ la laikismo estas fundamenta punkto de la programo. Plenumante ĉi tiujn celojn, la CHP ankaŭ provas aliĝi al Eŭropa Unio.

Elektaj rezultoj en la parlamento kaj lokaj balotoj

Ĝis 1945, la CHP estis la nura turka partio. Unu jaron poste la dua partio DP estis fondita kaj preterpasis la AKP en 1950. Strebante al similaj celoj, la du partioj decidis kuniĝi en 2007. Ĉi tiu decido intencis formi pli grandan opozicion kontraŭ la kreskinta partio AKP. La kuniĝo ricevis 20,9% da voĉoj kaj eniris la parlamenton kun 112 parlamentanoj. Post longa tempo, la CHP komencis repopulariĝi. Dum la lokaj elektoj en 2019 la CHP ricevis la plejmulton da voĉoj en du urboj: Istanbulo kaj Ankaro.

Referencoj

  1. Turkey’s Game-Changing Election (artikolo ĉe Carnegie Europe', vizitita la 31-an de majo 2019)
  2. Turkey's First Political Party, CHP: A Retrospective (artikolo ĉe Reflections Turkey, vizitita la 30-an de majo 2019)
  3. CHP’s vision for EU membership (artikolo ĉe CHP Brussels, vizitita la 30-an de majo 2019)
  4. Türkiye Cumhuriyeti Milletvekili Genel Seçimleri (artikolo ĉe Türkiye Büyük Millet Meclisi , vizitita la 30-an de majo 2019)