Rusia Ŝtata Biblioteko

Rusia Ŝtata Biblioteko
nacia bibliotekopublika biblioteko • rekonilo
Komenco 1862 vd
Geografia situo 55° 45′ 6″ N, 37° 36′ 32″ O (mapo)55.75173237.608996Koordinatoj: 55° 45′ 6″ N, 37° 36′ 32″ O (mapo)
Lando(j) RusioSovetunioRusia Imperio vd
Sidejo Q124938059
Situo Arbat
Adreso ул. Воздвиженка 3/5
Poŝtkodo 634003
Rusia Ŝtata Biblioteko (Moskvo)
Rusia Ŝtata Biblioteko (Moskvo)
DEC
Rusia Ŝtata Biblioteko
Rusia Ŝtata Biblioteko
Map
Rusia Ŝtata Biblioteko
Membro de Monda Retbiblioteko • Library Assembly of Eurasia vd
ĉefulo Aleksandr Wislyj
Notoj Tuta stoko: 46 916 565
(stato: 1-a de Januaro 2017)
Retejo Oficiala retejo
vdr
la biblioteka fasado, kiu daŭre klare mencias la eksan nomon Lenin, antaŭ ĝi monumento pri Dostojevskij

La Rusia Ŝtata Biblioteko (ruse Российская государственная библиотека, latinliterigite Rossijskaja gosudarstvennaja biblioteka) en Moskvo estas la nacia biblioteko de Rusio. Ĝi estas la plej granda en la lando kaj la kvara plej granda en la mondo laŭ la kvanto de 17,5 milionoj da tie stokataj libroj. Fondita en 1866, ĝi estis renomita "Ŝtata Biblioteko Lenin de Sovetunio" en 1925, kaj en 1992 rericevis sian nomon Rusia Ŝtata Biblioteko.

La biblioteko havas pli ol 275 kilometrojn da bretoj kun pli ol 43 milionoj da bibliotekeroj, inkluzive de pli ol 17 milionoj da libroj kaj volumoj de libroserioj, 13 milionoj da revuoj, 350 mil muzikaj partituroj plus son-registraĵoj kaj 150 000 mapoj. Ekzistas bibliotekeroj en 247 lingvoj de la mondo, la "ekstera parto" reprezentas ĉirkaŭ 29 procentaĵojn de la tuta kolekto.

Inter la jaroj 1922 kaj 1991 almenaŭ unu ekzemplero de ĉiu libro eldonita en Sovetunio estis deponita en la biblioteko, praktiko kiu daŭras en simila metodo hodiaŭ, kun la biblioteko designado por leĝo kiel loko por okazigi "deviga" kopion de ĉiu publikigado eldonita en Rusio.

En 2012, iom pli ol 93 100 homoj uzis la bibliotekajn servojn.

la biblioteka fasado
en vespera lumo
la urbocentra palaco Paŝkov ekde 1925 estas parto de la biblioteko

Vidu ankaŭ