Salvaleón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06174 | ||
En TTT | Oficiala retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 671 (2023) | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 31′ N, 6° 47′ U (mapo)38.510296-6.7867057Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 47′ U (mapo) | ||
Alto | 519 m | ||
Areo | 71,8 km² (7 180 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salvaleón | |||
Salvaleón estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas porrineros. La censita populacio en 2008 estis de 2.052 loĝantoj.
Salvaleón estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 519 m; je 56 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, je 88 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je33 km de Jerez de los Caballeros, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 71,8 km².
Agrikulturo kaj brutobredado.
Salvaleón limas kun:
La vilaĝo situas inter la malferma arbaro dehesas dense loĝataj de anzinoj kaj korkokverko, kio permesis la disvolvigon de la ekstensiva brutobredado de la tipa porko nomata cerdo ibérico pere de dikigo per glanoj, iĝante unu el la ĉefaj produktistoj de Hispanio.
Salvaleón ĝuas privilegian situon en la deklivaj montetaroj de Sierra Morena, kun plej taŭga klimato por la perfekta produktado de ŝinko kaj aliaj produktoj de la cerdo ibérico. La municipo posedas komunan bienon nome Monte Porrino el kio venas la nomo de la vilaĝanoj kaj fama marko de la produktoj; tiun bienon profitas laŭvice la vilaĝanoj.
Krome ĉe la vilaĝo estas ankaŭ aliaj kultievjoj kiel tiuj de olivarbaro kaj figarbaro, krom la vitejoj kaj aliaj specioj. La kultivon de cerealo apenaŭ permesas la montara tereno.
Eble ekzistis setlejo dum la romia epoko sed ne certe. Ja estas certa setlejo kun kristana kulto en epoko de visigotoj, ĉar estis templo de la 7-a jarcento en la tereno de la aktuala preĝejo.
Dum la islama epoko la vilaĝo estis rifuĝejo de mozaraboj. Laŭ legendo en la kastelo stara sur proksima monto rifuĝiĝis Ibn Marŭan, fondinto de Badajoz. Tiu, kun la asturia reĝo Alfonso la 3-a venkis la armeon de la Emiro de Kordovo ĉe la fortikaĵo de Monsalud en la jaro 886.
En 1228 la vilaĝo estis "rekonkerita" kaj reloĝata de leonanoj. La militoj kontraŭ Portugalio en la 14-a kaj 15-a jarcentoj damaĝis la vilaĝon. En 1462 la familio Suárez de Figueroa ekposedis la senjorlandon kaj la vilaĝo ekformis parton de la Senjorlando de Feria.
Ĝi ankaŭ suferis la malbonaĵojn de la Milito de Portugala Restaŭrado, ĉar estis rabita en 1644; poste dum la Milito de hispana sukcedo en 1706 denove estis konkerita de armeo brita-nederlanda-portugala.
Demografia evoluo de Salvaleón inter 1900 kaj 2007 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | |||||||||||||||||
3135 | 3353 | 3537 | 3679 | 3838 | 4281 | 4012 | 3005 | |||||||||||||||||
1981 | 1991 | 1996 | 1999 | 2001 | 2005 | 2007 | ||||||||||||||||||
2349 | 2122 | 2350 | 2220 | 2173 | 2172 | 2081 |