Serpoĉela anemio estas genetika malsano, ĉe kiu malsanulo formas nekutiman hemoglobinon kaj tiel serpoformajn eritrocitojn, kiujn la leŭkocitoj kaptas kaj solvas (hemolizo).
La perdo de eritrocitoj (= anemio) kaj aliaj perturboj de la cirkula sistemo povas kaŭzi damaĝojn al la organoj, lienoŝveliĝon, pulmiton, koro- kaj renohalton kaj antaŭtempan morton.
La kaŭzo estas punkta mutacio en geno de la hemoglobino ĉe kromosomo 11. Posta sekvo estas la elfalo el la proteinĉeno de la hemoglobino A (HbA, parto de funkciokapabla eritrocito) kaj aldono de hemoglobino S (HbS, hemoglobino de serpoĉela anemio). La hemoglobina molekulo konsistas el ĉeno de 146 aminoacidoj.
hemoglobino A: | Met | Val | His | Leu | Thr | Pro | Glu | Glu | ... |
Hemoglobino S: | Met | Val | His | Leu | Thr | Pro | Val | Glu | ... |
Pozicio: | Start | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 ... |
En la pozicio 6 de la geno, la aminoacidon glutaminacido (Glu) kodiga bazotriopo en kodiga ŝnuro de DNA ŝanĝiĝas de CTC al CAC. La bazotriopo GUG kodas la aminoacidon valino (Val). Tiel en tiu pozicio estas anstataŭita la hidrofila aminoacido per hidrofoba. Tio kondukas al malstabiliĝo de ligoj de hemoglobinoj en ruĝa globulo. Tio mallongigas la vivdaŭron de ĉ. 4 monatoj al ĉ. 4 semajnoj.
Serpoĉela anemio estas recesiva genetika malsano.
Se la genotipoj de la gepatroj estas konataj, povas estis kalkulebla la probableco de apero de serpoĉela anemio ĉe la infanoj:
genotipo de la gepatroj | genotipo de la infanoj | probableco | fenotipo de la infanoj |
---|---|---|---|
AA x AA | AA |
100 % | sana infano |
AA x Aa | AA |
50 % | ĉiu infano estas sana |
Aa |
50 % | la infanoj estas sanaj, sed portantoj | |
Aa x Aa | AA |
25 % | sanaj infanoj |
Aa |
50 % | portanto | |
aa |
25 % | infanoj havas serpoĉelan anemion | |
AA x aa | Aa |
100 % | la infanoj estas sanaj, sed portantoj |
Aa x aa | Aa |
50 % | portanto |
aa |
50 % | infanoj havas serpoĉelan anemion | |
aa x aa | aa |
100 % | ĉiu infano havas serpoĉelan anemion |
Oni povas distingi la genotipojn Aa kaj AA nur helpe de elektroforezo: por tio oni prenas sangon, el ĝi akiras puran hemoglobinon, kiun oni surigas al ĝelo. En la elektra kampo migras la diversaj hemoglobinoj diverse, ĉar HbS surbaze de la mutacio estas malpli rapida ol HbA.
Kuracoj ĉe serpoĉela anemio plejparte celas preventi krizojn de sangosistema funkciado. Inter ili estas: evito de krizigaj faktoroj (malvarmo, altitudo, infektoj, dehidratiĝo); suplementado de foliata acido (kvankam ties efiko ankoraŭ restas necerta); kaj vakcinoj kontraŭ pneŭmokokoj kaj meningokokoj. Iam oni rekomendis eviti korpan ekzercadon, sed nun oni kredas, ke regula korpekzercado eble helpas al homoj kun serpoĉela anemio. Oni rekomendas altan konsumadon de kalcio kaj de L-glutamino.
En proksimume kvardek jaroj (1970-2010), la infana mortado de serpoĉeluloj proksimiĝis al tiu de la tuta populacio, kaj la averaĝa vivdaŭro preterpasis 60 jarojn. Tamen, la kuracado estas multekosta kaj malegale alirebla.
En diversaj lokoj diversaj aĵoj estas prezentitaj de unuopuloj kvazaŭ miraklaj kuraciloj kontraŭ serpoĉela malsano, sen ia ajn pruvo, ekzemple VK500 en Benino en 2007..
Suplementado de foliata acido estis rekomendata dum longa tempo de la MOS, sed ekde la fino de la 20-a jarcento estas debatate, ĉu ĝi efektive havas efikon.
Homoj kun serpoĉela malsano ne ricevas la protekton kontraŭ malario, kiu okazas ĉe portantoj, sed fakte estas pli vundeblaj de ĝi. Malario estas la plej ofta kaŭzo de doloraj krizoj por serpoĉeluloj loĝantaj en regionoj, kie ĝi ekzistas, kaj ili devas ricevi tutvivan preventan kuracadon. Por infanoj de naskiĝo ĝis la aĝo de kvin jaroj, ĉiutaga penicilino estas rekomendata por preventi juninfanajn malsanojn, kiuj profitas malmaturan imunsistemon.
Ekde la jardeko de 2000, hidroksiureo HONHCONH2 ekuziĝis kiel preventilo kontraŭ krizoj. Ĝi ŝajne malpliigas la oftecon de doloraj epizodoj kaj la riskon de morto, kaj la riskon de neresanigeblajn damaĝojn al organoj kaj al la cerbo. Laŭ rekomendaro publikigita de NIH en 2014, ĉiuj serpoĉelaj infanoj kaj adoleskantoj devas uzi hidroksiureon, kaj ankaŭ plenkreskuloj, kiuj havas gravan komplikaĵon aŭ almenaŭ tri dolorajn krizojn jare. Kombino de hidroksiureo kun flebotomio ŝajne estas pli efika ol kombino de transfuzoj kaj ĥelado por preventi doloron, morton, kaj mortigipovan malsanon. Oni konstatis en 1995 ke ĝi malplioftigas kaj malpligravigas krizojn, kaj en 2003 trovis indikon, ke ĝi plilongigas la averaĝan vivdaŭron de malsanuloj. Ĝi stimulas produktadon de feta hemoglobino, normale estigata en malgranda kvanto kaj tute funkcipova, por anstataŭigi la difektitan S-hemoglobinon. Dum longa tempo oni suspektas toksecon en la longa daŭro (la sama kuracilo ja estas uzata en kemiterapio), sed ĝis nun neniu konkreta pruvo estas havebla, kaj oni supozas, ke la helpa efiko estas pli granda ol la eventuala risko.,. Pro sia agmekanismo ĝi ne estas uzebla ĉe anemia paciento, do oni devas atentege kontroladi la ecojn de la sango. Alia obstaklo estas la kosto de la kuracilo, kiu malhelpas ĝian adoptadon eĉ en industriaj landoj. Ĝia uzado tamen pliiĝadas en ĉiuj landoj, kaj en 2017 oni ankoraŭ taksis ĝen maltro uzata.
En 2017 la uzo de la proteina aminacido L-glutamino estis validigita de la usona Nutraĵa kaj Medikamenta Administracio por malpliigi la gravajn komplikaĵojn de serpoĉela malsano ĉe pacientoj aĝaj 5 jarojn aŭ pli. En triafaza klinika provesploro, ĝi montriĝis interesa por la malpliigo de vaskulblokaj krizoj kaj de epizodoj de akuta brusta sindromo.
Vokselotoro estas inhibilo de la polimerogo de S-hemoglobino. Ĝi pliigas la kvanton da hemoglobino kaj malpliigas la indicon de hemolizo sed ne montriĝis efika pri la ofteco aŭ graveco de vaskulblokaj krizoj. Unu kaŭzo estas plibonigo de la afino de traktita eritrocito al oksigeno, kio rezultigas malplian perdon de oksigeno en la histoj.
Oni uzas sangajn transfuzojn en kuracado de profunda anemio aŭ severa infekto, se ne estas malrekomendigaĵoj. Transfuzo povas esti simpla, nur aldonanta normalajn eritrocitojn, aŭ sangoŝanĝa, samtempe aldonanta normalajn eritrocitojn kaj forigante serpoformajn. Esploro farita en 1994 de NIH konstatis, ke infanoj kun risko de apopleksio, kiuj ricevis transfuzojn, havis apopleksian oftecon de malpli ol 1 elcente jare, dum tiuj, kiuj ne ricevis transfuzon, havis 10 elcente jare. Ĉe infanoj, kies cerba sanga cirkulado estas malnormala laŭ la indiko de transkrania Doppler-efika ultrasondetekto, estas konstatite, ke preventa transfuza terapio malpliigas la riskon de unua apopleksio kaj silenta apopleksio. La ultrasondetekto trovas vaskulojn parte blokitajn de serpoformaj ĉeloj per mezuro de la rapideco de la fluado de la sango, ĉar en pli malvasta arterio la sango devas flui pli rapide. En 2002 la usona Nacia Instituto pri sano (NIH) faris rekomendon, ke oni faru transkranian Doppler-efikan ultrasondetekton al serpoĉelaj infanoj ĉiujare, kaj en 2015 fakularo kunvenigita de NIH inkludis la saman rekomendon en sia rekomendaro. Laŭ revuo de medicinaj registroj farita de la hematologo Julie Kanter ĉe la Universitato de Alabamo en Birmingham, oni faras la rekomenditan teston al averaĝe nur 48.4 el cento de serpoĉelaj infanoj.
Ĉe tiuj, kiuj jam suferis apopleksion, transfuza terapio malpliigas la riskon de reaj apopleksioj kaj silentaj apopleksioj.
Serpoĉela malsano manifestiĝas pli aŭ malpli grave depende de la mediaj kondiĉoj. Malvarmiĝo de la vetero aŭ ekmanko de oksigeno povas estigi akutan komplikaĵon, precipe doloran krizon. La komplikaĵoj estas pli oftaj en alta altitudo. En malriĉaj landoj, aparte en Afriko la ĉefa kaŭzo de morto de serpoĉelaj infanoj estas infektoj. En riĉaj landoj infektoj ne asociiĝas tiel forte kun specifa aĝoperiodo.
Krizojn kaj komplikaĵojn helpas eviti bona higieno kaj kelkaj simplaj kutimoj:
Pacienta edukado, kogna terapio, konduta terapio, psikodinamika psikoterapio, kaj similaj psikaj terapioj, kiuj celas komplementi korpan kuracadon, bezonas pli da esplorado por determini ĉu ili estas efikaj.
Vaskulblokaj krizoj trafas la plejparton de la homoj, kiuj havas serpoĉelan malsanon, sed la ofteco, graveco, kaj daŭro variegas. La malplej doloraj, sen febro aŭ signoj de graveco, estas kuraceblaj hejme per abunda trinkado de alkala akvo, ripozo, varmo, kaj oksigeno. Oni kuracas dolorajn krizojn simptome per kontraŭdoloriloj; por iuj pacientoj en pli mildaj krizoj, sufiĉas NSKI-oj (ekzemple diklofenako aŭ naprokseno). Por pli malmildaj krizoj, la plejparto bezonas uzon de opioidaj medikamentoj je regulaj tempoj ĝis la krizo finiĝas, kio fariĝas plej konvene per envejna enkorpigo en malsanulejo. Oni devas kalkuli je tio, ke la metabolismo de morfino estas pli rapida ĉe serpoĉela malsano ol normale, kun forigo trioble ĝis dekoble pli rapida ol ĉe sanuloj.
Kvankam aldonaj fluidoj, ĉu buŝe aŭ envejne enigataj, estas ordinara parto de kuracado de vaskulblokaj krizoj, tamen pruvoj pri la plej efika enkorpiga metodo, kvanto, kaj speco de fluido restas malcertaj.
Krizanlizumabo, klona antikorpo celita al p-selektino estis aprobita en 2019 en Usono por malplioftigi vaskulblokajn krizojn por pacientoj almenaŭ 16-jaraj.
La kuracado similas kiel por vaskulbloka krizo, kun aldono de antibiotikoj (kutime kvinolono aŭ makrolido, ĉar oni kredas, ke senmuraj bakterioj kontribuas al la sindromo), suplementa oksigeno por hipoksio, kaj zorga observado. Manke de altakvalitaj pruvoj pri la efikeco de antibiotikoj ĉe akuta brusta sindromo en serpoĉela malsano, ne estas (en 2019) norma kuracmetodo per ili. Oni rekomendas, ke pacientoj, ĉe kiuj akuta brusta sindromo estas suspektata, estu allasitaj en malsanulejon, kaj ke malpliboniĝanta A-a-gradiento rekomendigu allason en intensejon.
Se la pulma enfiltraĵo pligraviĝas aŭ la bezono de oksigeno pliiĝas, simpla sangotransfuzo aŭ sangoŝanĝa transfuzo estas rekomendinda. Mankas certaj pruvoj pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de transfuzoj ĉe akuta brusta sindromo en serpoĉela malsano.
Oni kuracas infektojn en malsanulejo per antibiotika terapio celita precipe al pneŭmokokoj.
Ĉe sangomanka osta nekrozo en serpoĉela malsano, kuracado celas ĉesigi aŭ plimildigi la doloron kaj konservi moveblecon de la artiko. Nuntempe haveblaj kuracoj estas ripozigo de la artiko, fizioterapio, kontraŭdoloriloj, artikanstataŭiga kirurgio, kaj osta greftado. Altkvalitaj hazardaj kontrolataj provesploroj estas bezonataj por taksi la relativan efikecon de kuracoj kaj determini, ĉu kombino de fizioterapio kaj kirurgio estas pli efika ol fizioterapio sola.
Okulfrape estas, ke en areoj de malario la serpoĉela alelo estas relative ofta. Tion klarigas, ke ĝi donas kontraŭ malario rezistecon, tiel la sana portanto de genotipo Aa en tiuj areoj havas evoluan avantaĝon al tiuj, kiuj ne havas serpoĉelan alelon (genotipo AA) – kiuj mortas je malario – kaj al tiuj, kiuj suferas je serpoĉela anemio (genotipo aa) – kiuj mortas antaŭtempe de serpoĉela anemio.