Suba Sankt-Laŭrencio | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
administra regiono de Kebekio | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Kebekio | ||
Supermara alteco | 0 m | ||
Ĉefurbo | Rimouski | ||
- koordinatoj | 48° N, 69° U (mapo)48.333333333333-68.666666666667Koordinatoj: 48° N, 69° U (mapo) | ||
Areo | 28 396 km² (2 839 600 ha) | ||
Loĝantaro | 199 039 (2021) | ||
Denseco | 7,01 loĝ./km² | ||
Horzono | UTC-05:00 | ||
Suba Sankt-Laŭrencio | |||
Vikimedia Komunejo: Bas-Saint-Laurent | |||
En TTT: Oficiala retejo | |||
Suba Sankt-Laŭrencio - france Bas-Saint-Laurent - estas administra regiono en la oriento de la kanada provinco Kebekio, lokita sur la suda bordo de la Rivero Sankt-Laŭrenco. Ĝi pludividiĝas al ok regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 130 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. Administra sidejo estas la urbo Rimouski.
La regiono kovras areon de 22 184 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 200 462 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 9,0 loĝantoj po km². 99,8 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 0,1 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.
Norde la regiono Suba Sankt-Laŭrencio limas je la golfo Sankt-Laŭrenco, okcidente je la regiono Capitale-Nationale (Kebek-regiono), sudoriente al la regiono Chaudière-Appalaches (Ŝodierio-Apalaĉio), sude al la usona ŝtato Majno kaj al la kanada provinco Nov-Brunsviko kaj oriente al la regiono Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine (Gaspegio–Magdalena Insularo).
|