Sōjiji 總持寺 | |
---|---|
Sanshōkaku, unu el la konstruaĵoj en Sōjiji | |
Bikŝuejo | |
Loko: | 2-1-1, Curumi, Jokohamo, Japanio |
Skolo: | Rinzai |
Ĉefa budho: | La budho Gotamo |
Funkcia statuso: | Ĉefa bikŝuejo (大本山) |
Fondinto: | La bikŝuo Keizan |
Retejo: | http://sojiji.jp/ |
Sōjiji (總持寺) estas unu el la du ĉefaj bikŝuejoj (japane 大本山, daihonzan de la zena skolo Sōtō, kune kun Eiheiji en la gubernio Fukui.
La bikŝuejo estis fondita en 740 kiel bikŝuejo de la skolo Shingon. Sub la patroneco de la imperiestro Go-Daigo, Keizan fondis la nunan bikŝuejon en 1321 kaj renomis ĝin Sōjiji. Ĝi havas ĉ. dudek konstruaĵojn en Curumi, Jokohamo.