Vendĉeno

Walmart (supre) kaj Target (malsupre) estas du el la plej popularaj ĉenbutikoj por domoj en Usono.
Subway franĉiza restoracio

Vendeja- Komerca-Merkatiga ĉeno estas komerca unuo (kutime firmao) kiu okupiĝas pri podetala komerco kaj havas multajn branĉojn (vendejojn) kun komuna varmarko. Merkataj retoj funkcias laŭ du ĉefaj manieroj:

  • Ĉiuj ĉenbutikoj estas posedataj de la ĉeno, kaj ilia administrado estas gvidata de la centra administrado de la ĉeno.
  • La ĉenbutikoj estas posedataj fare de koncesiuloj, kiuj ricevas diversajn servojn de la ĉeno, kiel ekzemple merkatado, trejnado kaj varaj liverservoj.

Foje la du metodoj estas kombinitaj en unu ĉeno - kelkaj el la ĉenbutikoj estas posedataj de la ĉeno, kaj kelkaj estas posedataj de lokaj aŭ landaj koncesiuloj.

Plej multaj podetalaj ĉenoj specialiĝas pri aparta komerco (kiel vendado de manĝaĵoj, vendado de libroj, kaj similaj). Iuj vendĉenoj estas internaciaj kaj tiel konsistigas grava parto de la konsumisma tutmondiĝa kulturo, kiel Uniqlo en la komerco de laŭ modaj vestoj. Walmart kaj Target estas du el la plej popularaj ĉenbutikoj en Usono.

Sed en 2010-aj jaroj, retoj kiuj distingiĝis diversmaniere evoluis. Ekzistas komercĉenoj, kiuj celas esti la plej malmultekosta ĉeno en la komerco (sendepende de kvalito), kiel ekzemple McDonald's en la komerco de rapidaj manĝaĵoj

Vendejoj kiuj funkcias ene de aparta ĉeno havas kaj similan aspekton, funkciado kaj prezoj, do aĉetantoj kiuj konas unu el la ĉenbutikoj scias precize kion atendi eĉ kiam li eniras butikon kiu estas nekonata al ili. Grava valoraĵo de la reto estas ĝia marko, sed foje merkatiga reto elektas dividiĝi en sub-retojn, kiuj servas malsamajn celgrupojn (t.e. klientaro), kaj ĉiu havas sian propran markon.

La potenco de podetalaj ĉenoj ofte permesas al ili puŝi sendependajn entreprenojn funkciantajn en sia komerco. Tiu ĉi fenomeno kreis polemikon en multaj landoj kaj en multaj kazoj ankaŭ kaŭzis kunlaborojn inter sendependaj entreprenoj kaj podetalaj ĉenoj en provo malhelpi la rapidan prosperon de podetalaj ĉenoj koste de lokaj entreprenoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj