Yahoo!

Yahoo!
retportalo • retservo vd
Dum januaro 1994 - nekonata/nuntempe
Fondintoj David Filo • Jerry Yang vd
Sidejo Sunnyvale
Lando Usono
Posedata de Yahoo Inc. • Verizon Communications vd
Posedataj kompanioj Tumblr • AltaVista • Yahoo! Babel Fish • RocketMail • Yahoo! Australia • Yahoo! Mail • Yahoo! Pipes • GeoCities • Yahoo! Photos • Yahoo! Answers • Yahoo! Auctions • Yahoo Sports • Yahoo! Time Capsule • OpenSocial • Yahoo! 360° • Yahoo Maps • Yahoo! Search • Yahoo Games • Yahoo! Music • Yahoo! News • Yahoo! Movies • YahoogroupsFire Eagle • Yahoo! Finance • Yahoo! Screen • broadcast.com • Yahoo! ID • Polyvore • rivals.com • Upcoming • Yahoo! Briefcase • Yahoo! Directory • Yahoo! HotJobs • Yahoo! Green • Yahoo! Live • Yahoo! Podcasts • Yahoo! SearchMonkey • Yahoo! Travel • Yahoo! Tech • Yahoo! Teachers • Yahoo! Kimo • Yahoo! Taiwan • Ask Yahoo! • Flurry • AMARJIT KUMAR • Yahoo Small Business • GeoPlanet vd
TTT Oficiala retejo
vdr

En la kvara parto de La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift, la angla vorto yahoo (vidu Jahuoj) signifas bestsimilan homaĉon, kontraste al la ĉevaloj inteligentaj kaj pli noblaj ol homoj, nomitaj houyhnhnm .

Ĉu pro ĉu sendepende de Swift, la vorto nuntempe signifas ankaŭ unu el la plej gravaj kaj famaj rolantoj de Interreto kaj ĉefe de la TTT. Yahoo iĝis fama danke al sia TTT-pordego, kie ĝi disponigas katalogon de TTT-ejoj prezentitaj laŭ rubrikoj kaj subrubrikoj, kaj esploreblaj per Retserĉilo.

Aldoniĝis poste diversaj senpagaj servoj kreitaj de Yahoo mem aŭ aĉetitaj de aliaj rolantoj de Interreto: gastigo de TTT-ejoj per Geocities, funkciigo de dissendo-listoj aĉetitaj de egroups por fariĝi Yahoogroups, uzo de Google por ampleksigi la rezulton donitan de la propra katalogo de Yahoo, novaĵservo, retpoŝt-servo ktp.

Nun Yahoo ekzistas diverslingve kun prezento adaptita al diversaj landoj de Azio, Ameriko, Eŭropo kaj Oceanio, kaj eĉ al diversaj ŝtatoj de Usono kaj regionoj de Eŭropo.

Yahoo diverslingve kaj diversnacie:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.