Zoltán Tildy

Zoltán Tildy
Persona informo
Tildy Zoltán
Naskiĝo 18-an de novembro 1889 (1889-11-18)
en Lučenec
Morto 3-an de aŭgusto 1961 (1961-08-03) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Pápa Reformed Theological Seminary vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj vd
Memorigilo Zoltán Tildy
Familio
Edz(in)o Erzsébet Gyenis vd
Infanoj Zoltán Tildy vd
Parencoj Viktor Csornoky vd
Profesio
Okupo kalvinana pastro • politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TILDY Zoltán (naskita la 18-an de novembro 1889 en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio); mortinta la 3-an de aŭgusto 1961 en Budapeŝto) estis ĉefministro de Hungario de 1945 ĝis 1946 kaj prezidento de Hungario de 1946 ĝis 1948.

Li studis en la Universitato de Belfast kaj fariĝis protestanta pastro. En 1930 li kunfondis la Partion de Sendependaj Etbienuloj kaj fariĝis ĝia vicprezidanto; ekde 1943 li estis ĝia prezidanto.

De 1936 li estis parlamentano. En novembro 1945 li fariĝis ĉefministro de Hungario, sed oficis nur ĝis la 1-a de februaro 1946, kiam li fariĝis prezidento de Hungario. En 1948 la komunistoj akuzis lian bofraton kaj tiel abdikigis la prezidenton.

La sekvajn ok jarojn, ĝis majo 1956, la komunistoj tenis lin en hejmaresto. Tamen la 24-an de oktobro 1956 li fariĝis ŝtatministro en la registaro de Imre Nagy, sed nur ĝis la 4-an de novembro 1956. En 1958 li estis kondamnita je sesjara prizono, sed liberiĝis jam en 1959.