Élisabeth BORNE (naskiĝis la 18-an de aprilo 1961(nun 1961-04-18)) estas franca politikistino kiu estis ĉefministro de Francio de la 16-a de majo 2022 ĝis la 8-a de januaro 2024.
Ŝi antaŭe deĵoris kiel Ministro pri laboro, dungo kaj integriĝo en la Registaro de la Ĉefministro Jean Castex de 2020 ĝis 2022. La 16-an de majo 2022, la ĵus-reelektita prezidanto Emmanuel Macron nomumis ŝin venonta Ĉefministrino de Francio, sekvante la eksiĝon de Castex. Ŝi estas membro de la politika partio La République en Marche (LREM).
La 8-an de januaro 2024, ŝi prezentis sian demision al la Prezidanto de la Respubliko, Emmanuel Macron.
Referencoj
Eksteraj ligiloj