České Budějovice | |||
germane Böhmisch Budweis, germane Budweis | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: České Budějovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | České Budějovice | ||
Administra municipo | České Budějovice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Riveroj | Vultavo, Malše | ||
Situo | České Budějovice | ||
- alteco | 381 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 58′ 29″ N 14° 28′ 29″ O / 48.97472 °N, 14.47472 °O (mapo) | ||
Areo | 55,56 km² (5 556 ha) | ||
Loĝantaro | 96 417 (2023) | ||
Denseco | 1 735,37 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno | ||
Fondo | 1265 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 370 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0311 | ||
NUTS 5 | CZ0311 544256 | ||
Katastraj teritorioj | 11 | ||
Partoj de urbo | 0 | ||
Bazaj setlejunuoj | 67 | ||
Lokaj partoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: České Budějovice | |||
Retpaĝo: www.c-budejovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
České Budějovice (germane Budweis) estas regiona urbo en Ĉeĥio, en suda Bohemio ĉe kunfluiĝo de la riveroj Vultavo kaj Malše. Vivas ĉi tie 96 417 loĝantoj (2023). Ĝi estas grava centro de turismo, trafiko, kulturo kaj klerigado kun granda kvanto de historie valoraj memorindaĵoj, sidejo de Sudbohemia universitato. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentrezervejo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Planá, Včelná, Roudné, Rudolfov, Staré Hodějovice, Srubec, Litvínovice, Hlincová Hora, Branišov, Vráto, Dubičné, Dobrá Voda u Českých Budějovic, Úsilné, Hůry, Zvíkov, Hluboká nad Vltavou, Ledenice, Hrdějovice, Boršov nad Vltavou, Čejkovice kaj Dasný.
La urbo estis fondita kiel reĝa urbo en 1265 de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Onidire li volis tiel rivali la urbon Český Krumlov, fondita kelkajn jarojn antaŭe; certas, ke la rivaleco de la du urboj kontribuis al ilia arkitektura pompo.
Inter la jaroj 1528-1531 ĉi tie kunvenadis landaj kongresoj. Ekde 1784 rezidejo de episkopo.
En 1832 la unua ĉevaltira fervojo inter České Budějovice kaj Linz en Aŭstrio, la unua fervojo sur kontinenta Eŭropo (= ekster Anglio).
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 17 413 |
1880 | 23 845 |
1890 | 32 134 |
1900 | 45 524 |
1910 | 54 786 |
1921 | 57 557 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 43 788 |
1950 | 56 832 |
1961 | 64 785 |
1970 | 76 699 |
1980 | 90 415 |
1991 | 97 243 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 97 339 |
2014 | 93 253 |
2016 | 93 513 |
2017 | 93 470 |
2018 | 93 863 |
2019 | 94 014 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 94 463 |
2021 | 95 664 |
2022 | 93 426 |
2023 | 96 417 |
La urbo famas precipe pro siaj bieroj Budvar/Budweiser (ekde 1795) kaj Samson (ekde 1895). Konatas ankaŭ emajlita kuireja vazaro (marko Sfinx) kaj krajonoj (marko Koh-I-Noor).
Grava punkto en historio de urbo České Budějovice estis jaro 1832, kiam alvenis de hodiaŭa Aŭstrio trajno de aŭstra urbo Linz. Hodiaŭ estas konekto per trajno al ĉefurbo Prago, sed ne mankas ankaŭ trajna konekto al Brno kaj Plzeň. En České Budějovice estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:
En urbo hodiaŭ estas uzataj aŭtobusoj kaj trolebusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravní podnik města České Budějovice, a.s. (vidu paĝaron: http://www.dpmcb.cz). En jaro 1909 ekveturis la unua tramo en České Budějovice. En la sama jaro ekveturis ankaŭ unuaj trolebusoj en České Budějovice. Pro la malfidindeco de trolebusoj ili ja en komenco de Unua mondmilito finis uzado de trolebusoj por unua fojo.
En jaro 1950 lastan fojon veturadis en urbo tramoj. Sed tio ne signifis, ke en urbo de tiu tempo ne estus ia urba trafiko. Jam en jaro 1948 denove ekveturis en urbo trolebusoj kaj tri jaroj poste en 1951 en urbo komencis veturi ankaŭ aŭtobusoj. Bedaŭrinde en 60-aj jaroj oni decidiĝis likvidi trolebusojn kaj uzi anstataŭ ili nur aŭtobusojn.
En 80-aj jaroj estis ideoj, ke trolebusoj estus denove uzataj kaj veturus al Nuklea elektrejo Temelín, kiu tiam estis konstruita. Tiu ĉi ideo estus ja multekosta. Tamen trolebusoj revenis kaj en jaro 1991 denove estis ekuzitaj. Kaj urba transporto per trolebusoj kaj aŭtobusoj restis ĝis hodiaŭ. Nuntempe estas 5 tagaj trolebusaj linioj kaj unu nokta.
Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.
|
|