Črenšovci | |
hungare: Cserföld | |
municipo | |
Lando | Slovenio |
---|---|
Statistika regiono | Pomurska |
Historia regiono | Prekmurje |
Supermara alteco | 170 m s. m. |
Areo | 10 km² (1 000 ha) |
Loĝantaro | 1 180 |
Unua mencio | 1379 |
Poŝtkodo | 9232 |
Aŭtokodo | MS |
Situo de Črenšovci en Slovenio
| |
Vikimedia Komunejo: Črenšovci | |
Črenšovci (hungare Cserföld) estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio. Administre apartenas al Črenšovci ankoraŭ la jenaj ok vilaĝoj: Turnišče, Odranci, Trnje, Žižki, Srednja Bistrica, Dolnja Bistrica kaj Gornja Bistrica.
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Murska Sobota-Lendava.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1379 en formo "Chremsoutch". En la 19-a jarcento la hungara loknomo estis Cserencsóc , poste pro la hungariga politiko oni uzis la pli hungarecan formon Cserföld. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al deperatemento Zala, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiu ŝanĝis sian nomon al Jugoslavio. Inter 1941 kaj 1945 Cserföld denove apartenis al Hungario, fine ekde 1991 al Slovenio.