Subjekto de Rusia federacio | |
Ĥabarovska regiono
Хабаровский край | |
Flago | Blazono |
krai of Russia | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | For-orienta federacia regiono |
Guberniestro | Sergei Ivanovich Furgal (ekde 2018) |
Fondita | 20-a de oktobro 1938 |
Demografio | |
Oficiala lingvo | rusa |
Geografio | |
Areo | 787 633 km² |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+10 |
Aŭtokodoj | 27 |
OKATO | 08 |
ISO 3166-2 | RU-KHA |
Retpaĝaro | |
Ĥabarovska regiono estas regiono en orienta parto de Rusio, ĉe Pacifiko. La ĉefurbo estas Ĥabarovsko.
La loĝantaro estis de 1 506 700 personoj (1995) inter kiuj diversaj indiĝenaj etnoj, kiel la Nanajoj.
Ĥabarovska regiono situas en la Fora Oriento de Rusio. Ĝi estas parto de For-orienta federacia regiono. Ĥabarovska regiono limas kun Ĉinio. Teritorio de la regiono enhavas sekvaj montĉenoj:
La plejsupera monto de la regiono estas monto Berill, en montĉeno Suntar-Ĥajata.
La tuta regiono lokas en horzono oka horzono (MSK+7, UTC+10).
En la Mezepoko suda parto de Ĥabarovska regiono apartenas al Dinastio Yuan. En la regiono ŝpariĝis ĉinaj artefaktoj.
La unuaj rusoj aperis en la regiono en la 17-a jarcento. Nuna ĉefurbo Ĥabarovsk estis fondita en la jaro 1858.
Ĥabarovska regiono estis fondita 20-an oktobro de la jaro 1938 per dividado de iama Fora-orienta regiono.
En 2010 91,8 % de loĝantaro estis rusoj (1 183 292 homoj).
La regiono enhavas 6 urbojn de regiona kontrolo (Ĥabarovsko, Komsomolsko-ĉe-Amuro, Amursko, Bikin, Nikolajevsko-ĉe-Amuro kaj Sovetskaja Gavanj), 17 distriktojn, 1 urbon de distrikta kontrolo (Vjazemskij), 18 plansetlejon, 412 vilaĝojn.
Distriktoj:
En la Sovetunio en la regiono ekzistis forta boacobredado, sed poste la ruiniĝo de Sovetunio, boacaro forte malkreskis.
Ĉefurbo: Ĥabarovsk
Urbaj distriktoj: Ĥabarovsk | Komsomolsk-na-Amure
Municipaj distriktoj: Ajano-Maja | Amurska | Bikina | Ĥabarovska | honore de Lazo | honore de Polina Osipenko | Komsomolska | Nanaja | Nikolajevska | Oĥotska | Solneĉna Sovetsko-Gavanja | Tuguro-Ĉimikana | Ulĉia | Vanina | Verĥnebureinska | Vjazemska
Ĉefurbo: Vladivostoko
Amura provinco • Ĉemara regiono • Ĉukotka aŭtonoma distrikto • Hebrea aŭtonomio • Ĥabarovska regiono • Jakutio • Kamĉatka regiono • Magadana provinco • Saĥalina provinco