Ĥaosa Komputila Klubo | ||
---|---|---|
Chaos Computer Club e.V. | ||
interesogrupo • volontula asocio • asocio • computer club | ||
Komenco | 12-a de septembro 1981 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Hamburgo | |
Fondinto(j) | Wau Holland • Steffen Wernéry • Klaus Schleisiek vd | |
Membro de | European Digital Rights • DJH • Iniciato Travidebla Civila Socio vd | |
Filioj | Chaos Computer Club Berlin • Chaos Computer Club Munich • Chaospott • Chaos Computer Club Dresden • Q124062965 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
La Ĥaosa Komputila Klubo (angle Chaos Computer Club, akronime CCC) estas la plej granda asocio de eŭropaj kodumuloj kun 7 700 registritajn membrojn. La CCC priskribas ĝin mem kiel "Galaksia komunumo de vivaj estuloj, sendependa de aĝo, sekso, deveno aŭ socia stato, kiu strebas trans landlimoj por libereco de informo…". En generalo, la CCC okupiĝas por pli da malfermiteco en registaro, libereco de informo kaj la homa rajto al komunikado. Subtenanta la principojn de la kodumula etiko, la klubo ankaŭ batalas por libera universala aliro al komputiloj kaj teknologia infrastrukturo tiel kiel la uzo de malferma-fonta softvaro. Ĝi estis karakterizita kiel "…unu el la plej influaj ciferecaj organizoj, la centro de germana cifereca kulturo, kodumula kulturo kaj la interkruciĝo de ajna diskuto de demokrataj kaj ciferecaj rajtoj".