Țigmandru

Țigmandru (hungare Cikmántor, germane Zuckmantel) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Sighișoara kiu administracie apartenas al la komunumo Nadeș.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 1 090 loĝantojn (germanoj, rumanoj) kaj en 1992 859 (rumanoj, 10 % hungaroj).

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas en 1325. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).

Fonto