Ĉikita | |
Bésiro besïro | |
Proksimuma geografia disvastiĝo de la ĉikita lingvo en Bolivio. | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Makro-ĵea lingvaro | |
Parolata en | Bolivio |
Parolantoj | 2 400 |
Denaskaj parolantoj | 20 000 |
Lingvistika klasifiko | |
Makro-ĵea lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Bolivio |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | cax |
Glottolog | chiq1248 |
Angla nomo | Chiquitano |
Franca nomo | chiquitano |
La ĉikita lingvo (hispane: Chiquitano, propralingve: Bésiro), estas indiĝena lingvo de sudorienta Bolivio. Eble ĉirkaŭ dudek mil personoj uzas la idiomon en la regiono de bolivia Ĉako en la provincoj de Ñuflo de Chávez , Velasco , Sandoval, Busch, Ichilo kaj Chiquitos de Santa-Kruzio, Provinco Iténezde Beniio kaj en kelkaj municipoj de apuda Brazilo. La lingvo estas konsiderata kiel senparenca. Laŭ Joseph Greenberg la ĉikita estas ligita al bororoaj lingvoj en hipoteza makro-ĵea lingvaro, sed tio ne estas pruvita .
La takso de la nombro de parolantoj tre varias de fonto al alia, oni estimas ke ekzistas ĉirkaŭ 6 mil kompetentaj parolantoj, kvankam la etna grupo ĉikita estas inter 47 mil kaj 60 mil individuoj. Baziĝante sur la plej alta nombro, ĝi estus la kvara plej parolita indiĝena lingvo en Bolivio post la suda keĉua, la ajmara kaj la ĉirigana dialekto de la gvarania.
Oni distingas tri grandajn dialektojn de la ĉikita:
Ekzistas gramatiko kaj normigita alfabeto por la skribo de la ĉikita.