Albert Finney

Albert Finney
Persona informo
Albert Finney
Naskiĝo 9-an de majo 1936 (1936-05-09)
en Salford
Morto 7-an de februaro 2019 (2019-02-07) (82-jaraĝa)
en Royal Marsden Hospital
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per infekto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • Buile Hill High School vd
Familio
Edz(in)o Jane Wenham • Anouk Aimée • nekonata valoro vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro • filmproduktorofilmreĝisorokantisto • teatra aktoro • scenaristo • televida reĝisoro • televida aktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1958–2012 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert FINNEY (Salford, Lancashire, 9a de majo 1936 - Londono, 7a de februaro 2019) estis angla aktoro de longa kariero kaj en kino kaj en teatro. Li estis nomumita kvinfoje al Oskar-premioj kaj ricevis plurajn aliajn premiojn: nome tri Oraj Globoj, du BAFTA, la Arĝenta Urso de la Berlinale kaj la Pokalo Volpi de la Festivalo de Venecio.

Biografio kaj kariero

En 1958 ekkarieria reĝisorita de Charles Laughton en West End en la teatraĵo The Party. Poste li aliĝis al la Royal Shakespeare Company. Tony Richardson dungis lin por Tom Jones, en kiu Finney ludis la rolon de la senhonta diboĉema protagonisto. Prie li ricevis plurajn premiojn.

En 1967 Stanley Donen elektis lin por la komedio Two for the Road, en kiu separiĝontaj geedzoj (Mark kaj Joanna Wallace) memoras siajn vojaĝon kaj ties malfacilaĵojn, kiel manĝado en hotelĉambro, ĉar ili ne havis monon por restoracio, siajn ekstergeedzajn amaferojn, kaj amuze la multnombrajn okazojn en kiuj Mark perdis sian pasporton kaj Joanna tuj trovis ĝin. Lia kunaktorino estis Audrey Hepburn.

Li mem en 1970 edziĝis al la aktorino Anouk Aimée, de kiu li divorcis en 1977. En 1974 Sidney Lumet elektis lin kiel protagonisto de Murder on the Orient Express. En la 1980-aj jaroj, li prioritatis kinon super teatro: oni kandidatigis lin al Oskar-premio pro The Dresser kaj Under the Volcano, en kiu li koincidis por tria fojo kun Jacqueline Bisset. Li kunprotagonistis ankaŭ en Shoot the Moon kun Diane Keaton. En Miller's Crossing de la Fratoj Coen, li ludis la rolon de Leo, bandestro kies fianĉino Verna (Marcia Gay Harden), perfidas lin kun lia amiko Tom (Gabriel Byrne), meze de bandomilito.

En 2003, Tim Burton elektis lin por Big Fish.

Filmoj

  • 1960 The Entertainer, Mick Rice
  • 1960 Saturday Night and Sunday Morning, Arthur Seaton
  • 1963 Tom Jones, Tom Jones
  • 1963 The Victors, Rusa soldato
  • 1964 Night Must Fall, Danny
  • 1967 Two for the Road, Mark Wallace
  • 1968 Charlie Bubbles, Charlie Bubbles Ankaŭ reĝisoro
  • 1969 The Picasso Summer, George Smith
  • 1970 Scrooge, Ebenezer Scrooge
  • 1971 Gumshoe, Eddie Ginley
  • 1973 Alpha Beta, Frank Elliot
  • 1974 Murder on the Orient Express, Hercule Poirot
  • 1975 The Adventure of Sherlock Holmes' Smarter Brother, homo en opera publiko, memapero; eksterliste
  • 1977 The Duellists, Fouche
  • 1981 Loophole, Mike Daniels
  • 1981 Wolfen, Detective Dewey Wilson
  • 1981 Looker, Dro. Larry Roberts
  • 1982 Shoot the Moon, George Dunlap
  • 1982 Annie, Oliver 'Daddy' Warbucks
  • 1983 The Dresser, Sir
  • 1984 Under the Volcano, Geoffrey Firmin
  • 1987 Orphans, Harold
  • 1990 Miller's Crossing, Liam 'Leo' O'Bannon
  • 1990 Roger Waters – The Wall – Live in Berlin, The Judge
  • 1992 The Playboys, Constable Brendan Hegarty
  • 1993 Rich in Love, Warren Odom
  • 1994 The Browning Version, Andrew Crocker-Harris
  • 1994 A Man of No Importance, Alfred Byrne
  • 1995 The Run of the Country, patro de Danny
  • 1997 Washington Square, Dro. Austin Sloper
  • 1999 Breakfast of Champions, Kilgore Trout
  • 1999 Simpatico, Simms
  • 2000 Erin Brockovich, Ed Masry
  • 2000 Traffic, White House, Chief of Staff
  • 2001 Delivering Milo, Elmore Dahl
  • 2003 Big Fish, Edward Bloom Sr.
  • 2004 Ocean's Twelve, Gaspar LeMarc memapero; eksterliste
  • 2005 Corpse Bride, Finis Everglot Voĉo
  • 2006 A Good Year, onklo Henry Skinner
  • 2006 Amazing Grace, John Newton
  • 2007 The Bourne Ultimatum, Dro. Albert Hirsch
  • 2007 Before the Devil Knows You're Dead, Charles Hanson
  • 2012 The Bourne Legacy, Dro. Albert Hirsch
  • 2012 Skyfall, Mr. Kincade

Bibliografio

  • Hershman, Gabriel. Strolling Player – The Life and Career of Albert Finney, The History Press, 2017, ISBN 9780750978866

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Albert Finney en la hispana Vikipedio.