Alicia Ann Spottiswoode

Alicia Ann Spottiswoode
Persona informo
Naskonomo Alicia Ann Spottiswoode
Naskiĝo 24-an de junio 1810 (1810-06-24)
en Lauder
Morto 12-an de marto 1900 (1900-03-12) (89-jaraĝa)
en Lauder
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro John Spottiswoode of Spottiswoode
Patrino Helen Wauchope
Edz(in)o Lord John Scott
Okupo
Okupo komponistokantoverkisto
Verkoj Annie Laurie
Q107100715
vdr

Alice Ann (SPOTTISWOODE) SCOTT (1810-1900), ankaŭ konata kiel Lady John Scott estis skota poetino, kantverkisto kaj komponistino.

Vivo

Malmulto estas konata pri ŝia vivo, nur la informoj inkluzivitaj en la biografia skizo skribita de ŝia pranevino Margaret Warrender por la eldono de 1911 de “Kantoj kaj Poemoj”.

Alice Ann estis fervora biciklanto kaj promenanto, ŝi amis kamparan vivon kaj malŝatis la ĉiujarajn vojaĝojn de la familio al Londono. Ŝi ricevis zorgeman edukadon en la franca, la itala, literaturo, kaj desegnaĵo, kaj ankaŭ estis trejnita en kantado kaj harpo. Kiel infano, ŝi ofte elpensis melodiojn kaj kantojn, kiujn ŝi kantis dum horoj. Ŝi heredis la intereson de sia patro en botaniko, geologio kaj arkeologio. Laŭ ŝia pranevino, Alice Spottiswoode estis ekstreme alloga, kun bukla malhela hararo kaj profundaj bluaj okuloj.

Ŝi geedziĝis kun Lord John Scott, de tiam ŝi estis konata kiel Lady John Scott. Post dudek kvar jaroj da geedziĝo ŝia edzo mortis. Tiam, sub la volo de sia patro, ŝi reprenis sian familinomon kaj estis konata kiel Lady John Scott Spottiswoode.

Ŝi estis la aŭtoro de serio de skotaj kantoj karakterizitaj de vera poezia sento. Ŝia devizo estis “Tenu vin en la pasinteco” kio substrekas ŝian rolon kiel granda defendanto de la tradicioj de Skotlando, inkluzive de ĝia historio, lingvo kaj kulturo.

Ŝi skribis poemojn kaj muzikojn de multaj popularaj deknaŭ-jarcentaj skotaj kantoj. Tiuj titoloj inkludas "Douglas Tender and True", "Durisdeer", "The Comin' o' the Spring", "Ettrick", “Think on me” kaj la popularan "Annie Laurie", kiu estis publikigita en 1838.

Kvankam kelkaj el la poemoj kaj kantoj de Alice Ann Scott, estas konataj kiel skota muziko kaj literaturo, ŝia reputacio preskaŭ ripozas tute en ununura balado, "Annie Laurie", kiun ŝi verkis sur poemo de la deksepa-jarcenta poeto William Douglas (1682-1748).

Ŝia pranevino citas leteron al Lord Napier, en kiu Lady John Scott rakontas kiel ŝi verkis tiun ĉi kanzonon: “Antaŭ longe mi faris baladan melodion por poemo nomita "Kempie Kaye". Iam poste mi trovis la kolekton de skotaj kanzonoj (Songs of Scotland - 1825) farita de Allan Cunnigham. Mi enamiĝis al la poemo "Annie Laurie" kaj pensis, ke ĝi akordos bone kun la melodio pri kiu mi parolas.

Ŝi daŭre rakontas: “tamen mi ne tre ŝatis kelkajn vortojn” (de la poemo de Douglas, do) “mi iomete ŝanĝis la unuan verson”. (Multe pli mi) “ŝanĝis la duan verson pene, ĉar mi opiniis ĝin maltaŭga”, (kaj mi verkis tutan novan trian verson) “nur por mia amuziĝo”.

En la 1850-aj jaroj, Lady John Scott publikigis "Annie Laurie" kun kelkaj aliaj kantoj ŝiaj, kies profito estis por vidvinoj kaj orfoj de soldatoj mortigitaj en la Krimea Milito. La kanto iĝis tre populara kaj estis asociita al la kantistino Jenny Lind (1820-1887).

En 1898 Sir Francis Napier, finis sian esploron pri ‘signifaj skotaj virinoj’ menciante Alice Ann Scott kaj ŝian fratinon, Margaret Campbell, deklarante ke la du virinoj “kunigis la kapablojn de poezia kaj muzika komponado kun la naturdono de kantado, tri donacoj neniam antaŭe kolektitaj en la persono de iuj el iliaj antaŭuloj".

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 145 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro

Elektita verkaĵojn inkluzivas:

  • “Annie Laurie”
  • “Douglas Tender and True”
  • “Durisdeer”
  • “Etterick”
  • “Farewell to Thee”
  • “Foul Fords”
  • “Katherine Logie”
  • “Lammermoor”
  • “Loch Lomond”
  • “Mother, Oh Sing Me to Rest”
  • “Shame on Ye, Gallants”
  • "Think on Me"
  • “When We First Rode Down to Ettrick”
  • “Within the Garden of My Heart”
  • “Your Voices Are Not Hush'd”

Referencoj

  1. Preface by Margaret Warrender (March 1904) in Songs and Verses by Lady Jane Scott, Edinburgh: David Douglas, pp. i–lxiv
  2. "Obituary – Lady John Scott Spottiswoode". The Times. No. 36089. London. 14 March 1900. p. 6.
  3. "Lady John Scott". Scottish Poetry Library.
  4. Cohen, Aaron I. (1987). International encyclopedia of women composers (Second edition, revised and enlarged ed.). New York. ISBN 0-9617485-2-4. OCLC 16714846.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj