Anastas Mikojan

Anastas Mikojan
Persona informo
Անաստաս Հովհաննեսի Միկոյան
Naskiĝo 13-an de novembro 1895 (1895-11-13)
en Sanahin
Morto 21-an de oktobro 1978 (1978-10-21) (82-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusaarmenaazerbajĝanakartvela vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Nersisyan School • Gevorkjan Teologia Seminario vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Anastas Mikojan
Familio
Gefratoj Artem Mikoyan vd
Infanoj Stephen Mikoyan • Alexey Mikoyan • Sergo Mikoyan • Vladimir Mikoyan • Ivan Mikoyan vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • party organizer • revoluciulo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anastas Ivanoviĉ Mikojan (ruse: Анастас Иванович Микоян, armena: Անաստաս Հովհաննեսի Միկոյան; n. la 25-an de novembro 1895 - m. la 21-an de oktobro 1978) estis armena komunista revoluciulo, malnova bolŝeviko kaj soveta politikisto dum la mandatoj de Lenin, Stalin, Nikita Ĥruŝĉov kaj Breĵnev. Li estis la sola sovetia politikisto, kiu sukcesis resti ĉe la plej altaj niveloj de potenco ene de la Komunista Partio de Sovetunio, ĉar tiu potenco oscilis inter la Centra Komitato kaj la Politburoo, ekde la lastaj tagoj de la regado de Lenin, tra la epokoj de Stalin kaj Ĥruŝĉov, ĝis lia paca emeritiĝo post la unuaj monatoj de la regado de Breĵnev.

Mikojan fariĝis frua konvertito al la bolŝevika afero. Li estis forta subtenanto de Stalin dum la tujaj post-leninaj jaroj. Dum la regado de Stalin, Mikojan okupis plurajn altajn registarajn postenojn, inkluzive tiun de ministro pri ekstera komerco. Je la fino de la regado de Stalin, Mikojan komencis perdi favoron al li, kaj en 1949, Mikojan perdis sian multjaran postenon kiel ministro pri ekstera komerco. En oktobro 1952 ĉe la 19-a Partia Kongreso Stalin eĉ atakis Mikojan brutale. Kiam Stalin mortis en 1953, Mikojan denove prenis ĉefan rolon en politikado. Li subtenis Ĥruŝcovon kaj sian de-stalinigan politikon kaj iĝis Unua vicĉefministro sub la regado de Ĥruŝĉov. La pozicio de Mikojan sub Ĥurŝĉov igis lin la dua plej potenca figuro en Sovetunio tiutempe.

Mikojan faris plurajn ŝlosilajn vojaĝojn al komunista Kubo kaj al Usono, akirante gravan statuson sur la internacia diplomatia sceno, precipe per lia lerteco ekzerci mildan potencon al pliaj sovetiaj interesoj. En 1964 Ĥruŝĉov estis devigita retiriĝi en puĉo kiu alportis Breĵnevon al potenco. Mikojan funkciis kiel Prezidanto de la Prezidantaro de la Supera Soveto, la nominala ŝtatestro, de 1964 ĝis lia deviga emeritiĝo en 1965.

Referencoj

  1. Mikoyan, Stepan Anastasovich. (1999) Stepan Anastasovich Mikoyan: An Autobiography. Shrewsbury: Airlife Publishing. ISBN 978-1-85310-916-4. OCLC 41594812.
  2. (1981) Միկոյան, Անաստաս Հովհաննեսի  vii (Armenian). Yerevan: Armenian Academy of Sciences, p. 542.
  3. Staff writer (23an de decembro 1958) Mikoyan: Soviet Union's Shrewd Trader. Milwaukee Sentinel. Alirita 8 May 2012.