Andrew Lloyd Webber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1948 (76-jaraĝa) en Kensington |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Reĝa Kolegio de Muziko • Kolegio Magdaleno • Westminster School • Amberfield School • Westminster Under School |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | William Lloyd Webber |
Patrino | Jean Hermione Johnstone |
Frat(in)o | Julian Lloyd Webber |
Edz(in)o | Sarah Hugill • Sarah Brightman • Madeleine Gurdon |
Infanoj | Imogen Lloyd Webber • Nick Lloyd Webber • William Lloyd Webber • Isabella Lloyd Webber |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • filmproduktoro • teatra reĝisoro • entreprenisto • kantoverkisto • impresario • politikisto • komponisto • muzikproduktisto • produktoro |
Verkoj | Evita Jesuo Kristo Superstelulo Katoj La Fantomo de la Opero Starlight Express |
TTT | |
Retejo | http://www.andrewlloydwebber.com/ |
Andrew Lloyd WEBBER (naskiĝinta la 22-an de marto 1948) estas tre sukcesa brita komponisto de muzikteatro. Li estas la pli maljuna frato de la violonĉelisto Julian Lloyd Webber.
Li estis la plej populara teatra komponisto de la malfrua 20-a jarcento, kaj debateble la plej populara teatra komponisto de la historio, kun pluraj spektakloj kiuj ampleksis pli ol jardekon ĉe Broadway kaj West End. Li komponis 13 muzikalojn kaj multajn aliajn muzikajn verkojn. Li ankaŭ ricevis multajn honorojn, inkluzivantajn tri Premiojn Tony, tri Premiojn Grammy, Premion Oskaro, Internacian Premion Emmy, ses Premiojn Olivier, Premion Golden Globe kaj aliaj. Multaj liaj verkoj ankaŭ estis furorkantoj ekster la muzikaloj.
Noto: Krom se kontraŭe deklarata, Muziko de Andrew Lloyd Webber