Anne Hidalgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ana María Hidalgo Aleu Anne Hidalgo | |||||
Naskonomo | Ana María Hidalgo Aleu | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1959 (64-jaraĝa) en San-Fernando | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Spanish immigration to France vd | ||||
Lingvoj | franca • hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Hispanio • Hispanio • Hispanio • Francio vd | ||||
Alma mater | Jean Moulin University - Lyon 3 • Université Paris-Nanterre vd | ||||
Partio | Socialista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Mary Hidalgo vd | ||||
Edz(in)o | Jean-Marc Germain • Philippe Jantet vd | ||||
Amkunulo | Jean-Marc Germain vd | ||||
Infanoj | Matthieu Jantet-Hidalgo • Elsa Jantet-Hidalgo • Arthur Germain vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • Personnel of direct services to individuals vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anne HIDALGO (naskiĝinta la 19-an de junio 1959 en San Fernando en Hispanio) estas franca politikistino. Ŝi estas membro de la socialisma partio de 1994.
Eksa nacia sekretariino de la partio pri kulturo kaj amasinformiloj, post komisio pri profesia klerigo. Unua vicurbestro de Bertrand Delanoë de marto 2001, ŝia listo gajnis la municipajn balotojn de marto 2014 kaj ŝi fariĝis en la 5-a de aprilo 2014 la unua virino urbestro de Parizo.
Naskita de hispanaj enmigrintoj, kiuj ekloĝis en 1961 en Liono kun siaj du filinoj, Anne Hidalgo kreskis en Vaise, kvartalo de Liono. Ŝiaj gepatroj reiris al Hispanio dum ŝia pli aĝa fratino, Maria, regas entreprenon en Los Angeles, en Kalifornio. Naskita Ana Hidalgo, ŝi akiris la francan naciecon kun siaj gepatroj la 25-an de julio 1973, kaj havas duoblan naciecon de 2003.
De junio 2004, ŝi estas edzino de Jean-Marc Germain, eksa estro de asistantaro de Martine Aubry kaj deputito de Hauts-de-Seine de 2012. Ili kune havas unu infanon kaj ŝi estas patrino ankaŭ de du infanoj de antaŭa geedziĝo.
Inter 1997 kaj 2002, Anne Hidalgo laboris en tri ministeriaj asistantaroj en la registaro Jospin, unue en la asistantaro de Martine Aubry, ministro pri dungado kaj solidareco kiel konsilisto, poste ĉe Nicole Péry, subministro pri virinaj rajtoj kaj profesia klerigo, de 1998 ĝis 2000, kiel teknika konsilisto, poste konsilisto en la asistantaro, partoprenanta aparte pri la preparo de leĝoj pri pareco kaj profesia egaleco inter virinoj kaj viroj. De novembro 2000 ĝis majo 2002, ŝi estis teknika konsilisto poste komisiita pri sociaj rilatoj kaj ŝtatoficistara statuto en la asistantaro de Marylise Lebranchu, ministro pri justico.
Post la municipaj balotoj de 2008, Anne Hidalgo restis la unua adjunkto de la urbestro de Parizo, Bertrand Delanoë. Ŝi estis komisiita pri urboplanado kaj arkitekturo kaj prezidis la administran konsilion de Atelier parisien d'urbanisme.
La 30-an de marto 2014, en la dua vico de la municipaj balotoj, la listoj, kiujn ŝi kondukis, arigis majoritaton en la Konsilio de Parizo. La 5-an de aprilo 2014, ŝi estis elektita per la Konsilio de Parizo estro de la ĉefurbo, fariĝante la unua virino en tiu posteno.
Ŝi kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.
La 13-an de julio 2010, Anne Hidalgo estis altigita al komandoro de la Ordeno de Izabela la Katolikino, ekvivalento de la Honora Legio en Hispanio. Tiuj insignoj estis donitaj al ŝi laŭ propono de la hispana registaro kaj laŭ decido de la reĝo Johano Karlo, de la hispana ambasadoro en Francio, kiu substrekis tiam ke « tiu insigno konsistigas agnoskon al la hispana enmigrado en Francio per Anne Hidalgo, kiu prezentas por ni ekzemplan modelon de sukcesinta integriĝo ».
La 14-an de julio 2012, ŝi estis nomumita kavaliro de la Honora Legio.
|
|