Antoni Czubryński | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1885 en Krakovo |
Morto | 9-an de novembro 1960 (75-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Armea Tombejo Powązki |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto • parapsikologo • filozofo |
Antoni CZUBRINSKI, ĝuste Czubryński (naskiĝis la 31-an de januaro 1885 en Krakovo, mortis la 9-an de novembro 1960 en Varsovio) estis pola gimnazia instruisto, liberpensulo, daŭriganto de astralistikaj esploroj pri la Biblio, komencitaj de Andrzej Niemojewski, kunlaboranto de la astrologo Franciszek Prengel kaj esperantisto.
Czubryński finis klasikan gimnazion en Krakovo. En Zuriko li studis natursciencon kaj poste filozofion en la Jagelona Universitato, kie li doktoriĝis en 1913 kaj ekinteresiĝis pri pola folkloro kaj slavaj legendoj. Post la morto de Niemojewski li eldonis du liajn laboraĵojn:
Li verkis multajn informilojn kaj statistikajn artikolojn pri Esperanto, havis paroladojn kaj publikigis longan pollingvan verkon pri Esperanto. Czubryński estis iniciatinto de l' ideo pri "interŝtata Esperanto-akordo" kaj pri ĝenerala plebiscito por Esperanto inter neesperantistoj.
Czubryński estis membro de la Lingva Komitato antaŭ la dua mondmilito kaj de 1949 apartenis al la unua membraro de la restarigita Akademio de Esperanto.